Slango en Esperanto, etudeto
Автор: В. Иванов. Записано 03.07.2008 в 09:48Hispanlingva bloganto Manolo iam blogis pri analogoj de la angla cool en la hispana kaj en Esperanto. Li proponetas por uzo en Esperanto la hispanaĵon gvaja kaj laŭdas la relative freŝan sed furoran elpensaĵon mojosa (de M.J.S. el modern-junular-stila).
Rusaj esperantistoj, almenaŭ la relative junaj, sufiĉe ofte uzas, almenaŭ inter si, la vortojn „kruta“ kaj „krute“ en tiu sama signifo (cool, mojosa). La vorto estas la malofta okazo, kiam Esperanta vorto koincidas kun la rusa kaj sone, kaj signife; kaj en la rusa ĝi ja estas uzata kiel la angla cool pli-malpli.
Kompreneble tia uzo apenaŭ iĝos internacia iam, sed ĝia boneco estas, ke oni almenaŭ povas supraĵe konjekti, pri kio temas. Se io estas kruta, do ĝi estas elstara kaj ne tre facile atingebla — do, avidinda ktp. :)
La temaro de slango en Esperanto kaj ĝia formiĝo ja estas tre interesa. Oni eĉ doktorajn disertaciojn pri tio verkas, kiel Aleksandro Melnikov plej konate.
Похожие записи/Similaj noticoj:
Iam popularis mito, ke Esperanto estas danĝera kiel lingvo de komunistoj. La ruĝa pesto transdoniĝis per la facila lingvo el oriento...
• Esperanto is a language with many traits
Estas amuze. Finfine mi ĵus vidis la filmon, kiun mi tradukis siatempe en la rusan lingvon. :) Estas tre...
• Denove pri esperantigo de propraj nomoj en Esperanto
Per komento de Mevo (Paŭlo Moĵajev el Krimeo) oni denove ekdiskutis pri eventuala esperantigo de ĉiu propra nomo en Esperanta Vikipedio....
• Arta Revolucio: elsendo dediĉita al planlingvoj
Mia vizaĝo en televida elsendo. La 8-an de aprilo mi rakontis pri Esperanto kadre de programero pri artefaritaj lingvoj...
Теги: amuze, esperanto
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »



Mi forte preferas «krute» al «mojosa». Mi pensas, ke «moderna, junulstila» ne estas bona traduko de la vorto.
Jes, vi tute pravas; ja junstila povus esti ankaŭ «gika» sinteno ekzemple, kiu apenaŭ estas tre «cool» ktp. Tamen la vorto mojosa kaj pli radikiĝis (ol kruta), kaj pli amuze sonas :)