Записи с тегом „amuze“
И выпил, и голову помыл
Автор: В. Иванов. Записано: 09.09.2009 – 09:16Многие коты пьют воду из-под крана. Но мало кто делает это так, как это удивительное животное:
Искренне рекомендую блог «Котокот» — смешные и забавные коты и кошки, видео и 2d-арт.
Теги: amuze, video, кошки
Размещено в: По-русски | Комментариев 4 »
Amoro kun mumio
Автор: В. Иванов. Записано: 11.01.2009 – 15:30Epigrafe: «Mia edzino finis universitaton, De la kapo ĝis la piedoj ŝi estas saĝ’» (el oseta kanto).
Mia edzino estas psikologo. Dum minimume plena jaro ŝi estis taskigita prepari facile legeblajn informmaterialojn pri aidoso por disdoni inter gepatroj, ŝi ankaŭ prelegis pri aidoso por studentoj de psikologia altlernejo. Rezulte, ŝi scias sufiĉe multe pri la aktuala stato de la afero.
Ĵus ŝi hazarde spektis parteton de televidelsendo, kies aŭtoroj volis trapuŝi ideon pri eventuala apero de aidoso… el la malkovritaj egiptaj tomboj.
La programero tre impresis tiun alte edukitan virinon. Ŝi vagas tra la ĉambroj kaj emociigite ideas: «Kiamaniere ili supozas, ke tio povus okazi?.. Ĉu la malkovrintoj amoris kun la mumioj?.. Ĉu kune envejnigis drogojn?!..» Mi algrumblas: «Kaj se eĉ povus okazi, kial aidoso ne aperis pli frue? Ja plejparto de la tomboj estis prirabitaj longe antaŭ la 20-a jarcento».
Ah, televido estas vere tre forta ilo :)
Теги: amuze, familio, meditoj, televido
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »
Slango en Esperanto, etudeto
Автор: В. Иванов. Записано: 03.07.2008 – 09:48Hispanlingva bloganto Manolo iam blogis pri analogoj de la angla cool en la hispana kaj en Esperanto. Li proponetas por uzo en Esperanto la hispanaĵon gvaja kaj laŭdas la relative freŝan sed furoran elpensaĵon mojosa (de M.J.S. el modern-junular-stila).
Rusaj esperantistoj, almenaŭ la relative junaj, sufiĉe ofte uzas, almenaŭ inter si, la vortojn „kruta“ kaj „krute“ en tiu sama signifo (cool, mojosa). La vorto estas la malofta okazo, kiam Esperanta vorto koincidas kun la rusa kaj sone, kaj signife; kaj en la rusa ĝi ja estas uzata kiel la angla cool pli-malpli.
Kompreneble tia uzo apenaŭ iĝos internacia iam, sed ĝia boneco estas, ke oni almenaŭ povas supraĵe konjekti, pri kio temas. Se io estas kruta, do ĝi estas elstara kaj ne tre facile atingebla — do, avidinda ktp. :)
La temaro de slango en Esperanto kaj ĝia formiĝo ja estas tre interesa. Oni eĉ doktorajn disertaciojn pri tio verkas, kiel Aleksandro Melnikov plej konate.
Теги: amuze, esperanto
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 2 »
La plej disvastiĝinta familinomo
Автор: В. Иванов. Записано: 25.04.2008 – 09:15Kiel informas Lenta.ru, la plej disvastiĝinta familinomo en Estonio estas Ivanov. Ĝin havas 6789 loĝantoj de la baltia respubliko. La dua plej populara familinomo tie estas la estona Tamm (5241), sekvas ĝin Saar (4352).
Tiamaniere Ivanovoj relative abundas ne nur en Rusio, sed ankaŭ en kelkaj apudaj landoj, kiel Estonio, trionon de kies loĝantaro konsistigas rusoj. Ivanov, apud Smirnov kaj kelkaj aliaj, estas tre disvastiĝinta inter ĉiuj rusoj familinomo, devenanta de la persona nomo Ivan, iam multe pli populara, ol hodiaŭ. Laŭ la familia legendo, mia patro volis nomi min Ivan, omaĝe al sia patro (mia avo) Ivan Ivanov, naskiĝinta en 1904. Supozeble, aliaj homoj intervenis, emfazinte ke la nomo eksmodiĝis :) — tiel mi iĝis portanto de ĉeĥ-devena (?) nomo.
Теги: amuze, familio
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 8 »
Ruslingva blogaro redesegnas Leninon
Автор: В. Иванов. Записано: 23.04.2008 – 03:07Fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev en sia VivĴurnala blogo lanĉis konkuradon pri ŝanĝo de la fama pentraĵo fare de V. A. Serov «Petantoj ĉe Lenin» (1950). La 22-an de aprilo estas ja la naskiĝtago de Lenin.
La originala bildo estas jena. Ĝin konas preskaŭ ĉiuj eks-sovetianoj, ĉar ĝi estis en mezlernejaj lernolibroj kaj pluraj aliaj fontoj:

Multaj partoprenantoj de la malserioza konkurado ne detenis sin de rekta mokado pri la pentraĵo kaj ĉiuj en ĝi desegnitoj (kio ankaŭ vokis indignon de aliaj blogantoj kaj ondigis blogosferon). Tamen kelkaj «repentroj» estas kaj spritaj kaj sufiĉe taktaj rilate la originalon. Ekzemple la bildo fare de VivĴurnala uzanto axsm atribuas al la petantoj plendon al Lenin: «Vladimir Iljiĉ, kapitalistoj tute freneziĝis, pendigis multe da reklamo en VivĴurnalo». La rusa teksto uzas blasfemaĵon kun la interna formo «kaciĝi», kie mi tradukis «freneziĝis».

Estas aludo al la sufiĉe brua konflikto ĉirkaŭ la decido de la en Moskvo bazita kompanio SUP, pli frue aĉetinta VivĴurnalon, forigi la senreklamajn «bazajn» (t. e. senreklamajn) kontojn, kiuj ekzistis en VivĴurnalo ĉiam. Malgraŭ ke formale la firmao, kiu posedas la popularan servon, tute rajtis tion fari por altigi siajn enspezojn, la komunumo multe kaj diversmaniere protestis. VivĴurnalo (ЖЖ [ĵeĵe] en la rusa) restas la plej populara platformo de ruslingvaj blogoj (47831 blogaj enskriboj hieraŭ), malgraŭ ke ĝin jam preskaŭ atingis alia servo — LiveInternet kun 36820 enskriboj hieraŭ.
La esenco de la populara inter ruslingvaj blogantoj ĝenro de «ĵaba» («rano» en la rusa) estas ridindigo de iu bildo (foto aŭ pentraĵo) per aldono de, foje tre simpla aŭ eĉ primitiva, frazo aŭ detalo.
Jen ankoraŭ unu interesa «rano» el la pentraĵo de Serov: fakte nenio estas ŝanĝita, sed la bildo reaperas en tute nova kunteksto, kiel video ĉe YouTube.

La tutan proponitaron kaj la diskuton pri ĝi eblas vidi en la blogo de Lebedev (la tuto jam okupas naŭ paĝojn).
Теги: amuze, interreto, rusio
Размещено в: En Esperanto | Один комментарий »
Amuze pri la ĉeĥa
Автор: В. Иванов. Записано: 29.03.2007 – 03:56Estas tre amuza situacio. En enketilo iu partopreninto de la Peterburga Lingva Festivalo menciis, ke li ĉeestis prezenton de la lingvo ĉeĥa. Pli ol tio — la persono enskribis la ĉeĥan ankaŭ ĉe la demando «Kiu prezento plej plaĉis al vi?»
Kio estas amuza? La ĉeĥa tute ne estis prezentita!
Eblas supozi, ke temas pri iu el la slavaj lingvoj: la serba aŭ la makedona…
Jen la plena tabelo de la plej ŝatitaj lingvoprezentoj kun elcentaĵo de tiuj, kiuj partoprenis kaj restis tre kontentaj (la plej kontentigaj prezentoj estas sube, do):
|
PREZENTO |
MENCIITA KIEL ŜATITA EN TIOM DA ENKETILOJ |
RILATUMO DE TIUJ, KIUJ TRE ŜATIS, KAJ KIUJ ENTUTE ĈEESTIS, % |
|
lingvokonstruado |
1 |
10 |
|
oseta |
1 |
11 |
|
lingvoj de Ingermanlando |
2 |
18 |
|
araba |
4 |
20 |
|
udmurta |
1 |
20 |
|
psikolingvistiko |
2 |
22 |
|
Esperanto |
4 |
24 |
|
sveda |
3 |
25 |
|
estona |
3 |
27 |
|
hebrea |
2 |
29 |
|
malnov-slava |
2 |
29 |
|
latva |
1 |
33 |
|
germana |
2 |
33 |
|
nogaja |
5 |
36 |
|
franca |
2 |
40 |
|
fonologio |
2 |
40 |
|
serba |
2 |
40 |
|
korea |
5 |
55 |
|
japana |
18 |
64 |
|
irlanda |
14 |
74 |
|
mondkoncepto en lingvo |
6 |
75 |
Ĉu ne estas amuze, ke mia prezento (de la oseta) estas inter la malplej ŝatitaj. Tamen bonas, ke almenaŭ unu homo menciis ĝin; dankon, la nekonato! :) Mi eble devintus kanti tie (kiel poste atentigis min Nataŝa, kiam mi renove kantis ion popolecan en la oseta hejme) por plaĉi pli. :)
Теги: amuze, lf
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »