Amoro kun mumio

Epigrafe: «Mia edzino finis universitaton, De la kapo ĝis la piedoj ŝi estas saĝ’» (el oseta kanto).

Mia edzino estas psikologo. Dum minimume plena jaro ŝi estis taskigita prepari facile legeblajn informmaterialojn pri aidoso por disdoni inter gepatroj, ŝi ankaŭ prelegis pri aidoso por studentoj de psikologia altlernejo. Rezulte, ŝi scias sufiĉe multe pri la aktuala stato de la afero.

Ĵus ŝi hazarde spektis parteton de televidelsendo, kies aŭtoroj volis trapuŝi ideon pri eventuala apero de aidoso… el la malkovritaj egiptaj tomboj.

La programero tre impresis tiun alte edukitan virinon. Ŝi vagas tra la ĉambroj kaj emociigite ideas: «Kiamaniere ili supozas, ke tio povus okazi?.. Ĉu la malkovrintoj amoris kun la mumioj?.. Ĉu kune envejnigis drogojn?!..» Mi algrumblas: «Kaj se eĉ povus okazi, kial aidoso ne aperis pli frue? Ja plejparto de la tomboj estis prirabitaj longe antaŭ la 20-a jarcento».

Ah, televido estas vere tre forta ilo :)