Amoro kun mumio

Epigrafe: «Mia edzino finis universitaton, De la kapo ĝis la piedoj ŝi estas saĝ’» (el oseta kanto).

Mia edzino estas psikologo. Dum minimume plena jaro ŝi estis taskigita prepari facile legeblajn informmaterialojn pri aidoso por disdoni inter gepatroj, ŝi ankaŭ prelegis pri aidoso por studentoj de psikologia altlernejo. Rezulte, ŝi scias sufiĉe multe pri la aktuala stato de la afero.

Ĵus ŝi hazarde spektis parteton de televidelsendo, kies aŭtoroj volis trapuŝi ideon pri eventuala apero de aidoso… el la malkovritaj egiptaj tomboj.

La programero tre impresis tiun alte edukitan virinon. Ŝi vagas tra la ĉambroj kaj emociigite ideas: «Kiamaniere ili supozas, ke tio povus okazi?.. Ĉu la malkovrintoj amoris kun la mumioj?.. Ĉu kune envejnigis drogojn?!..» Mi algrumblas: «Kaj se eĉ povus okazi, kial aidoso ne aperis pli frue? Ja plejparto de la tomboj estis prirabitaj longe antaŭ la 20-a jarcento».


Ah, televido estas vere tre forta ilo :)

Klimataj diferencoj

Mi nur ĵus komprenis ankoraŭ unu esencan diferencon inter vintra vetero en Sankt-Peterburgo kaj Vladikavkaz. En Vladikavkaz la taga kaj la nokta temperaturoj diferencas vintre je 10-20 gradoj, dum en Peterburgo la taga kaj la nokta temperaturoj apenaŭ multe diferencas.

Ekzemple, por morgaŭ oni promesas en Peterburgo nulon tage kaj -1 nokte, dum en Vladikavkaz estos -3 tage kaj… -20 nokte.

Mekanismo de tiu diferenco estas tuj klara: en Vladikavkaz estas multe pli longa lumtago kaj la suno brilas je pli granda angulo (do, ne nur lumas, sed ankaŭ varmigas). Tial dum tago aero serioze varmiĝas. Kaj nokte, eble pro proksimeco de la montaro kaj pro relative alta pozicio super la marnivelo, rapide remalvarmiĝas. Supozon pri la kaŭzo de noktaj malvarmiĝoj subtenas veterprognozo por la sama tago en Anapa: -2 tage kaj nur -5 nokte.


Aŭ eble mi komplete eraras kaj temas nur pri influo de la maro en Peterburgo kaj Anapa, ambaŭ urboj ĉemaraj?..

Vladikavkaz vintre, nekonata aŭtoro, ĉerpita en vKontakte:

Vladikavkaz vintre

Ne estas juste!

Antaŭ tute nelonge mi serĉis manieron aranĝi personan blogon en Esperanto. Mi venis al konkludo, ke eble la plej alloga maniero estas starti ĝin ĉe VivĴurnalo (nelaste pro ekzisto de almenaŭ negranda komunumo).

Ĵus mi legas novaĵon de VivĴurnal-estroj, ke ili planas lanĉon de eĉ pli nova servo — Vox.

Se mi estus sciinta pri tio antaŭe, aŭ se lanĉo de Vox okazus iom pli frue, mi eble elektus ĝiiin…

Tiel estas ĉiam pri niaj elektoj: ni elektas loĝlokon, bloglokon, laborlokon — kaj poste dum horoj meditaĉas, ĉu eble alia elekto estus pli interesa, trafa ktp.

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2