Reeĥe al komentoj en facebook

En esperantista grupo ĉe Fejsbuk ofte okazas emociaj eksplodoj de novuloj, kiuj malkovras la mondon pere de Esperanto kaj estas ŝokitaj de la viditaĵo. Ĵus junulo de Filipinoj plendis publike, ke esperantistoj tro parolas pri gejaj rilatoj. „Laŭ mi“, — tion li forgesis aldoni.

Esperanto ja foje metas onin tro proksime al aliaj kulturoj kaj ties etikaj normoj. Necesas kuraĝo por alfronti tiujn novajn bildojn kaj por ne juĝi ilin laŭ via enlanda kutimo. Tio rezultas la belan kutimon vidi aferojn pli reliefe kaj malpli ofte ripeti la popularajn (en certa kulturo/lando) pretajn taksojn.

Mi estas tre danka al la lingvo kaj la komunumo pro tio, ke mi povis en mia junaĝo ŝanĝi miajn kliŝajn antaŭjuĝojn pri germanoj, francoj, japanoj kaj aliaj nacioj, ke mi povas nun vidi plej unue homojn malantaŭ la nacieco.

Neniu promesis, ke uzi la lingvon estos facile. Estas facile nur lerni ĝin :)