Reeĥe al komentoj en facebook

En esperantista grupo ĉe Fejsbuk ofte okazas emociaj eksplodoj de novuloj, kiuj malkovras la mondon pere de Esperanto kaj estas ŝokitaj de la viditaĵo. Ĵus junulo de Filipinoj plendis publike, ke esperantistoj tro parolas pri gejaj rilatoj. „Laŭ mi“, — tion li forgesis aldoni.

Esperanto ja foje metas onin tro proksime al aliaj kulturoj kaj ties etikaj normoj. … →
La tuta teksto | Весь текст: „Reeĥe al komentoj en facebook“

Televido daŭre surprizas: Westö

Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas pri finna verkisto, … →
La tuta teksto | Весь текст: „Televido daŭre surprizas: Westö“

Televido surprizas

Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje mi ja spektas … →
La tuta teksto | Весь текст: „Televido surprizas“

Реклама

Предложения