Televido daŭre surprizas: Westö

Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas pri finna verkisto, ĉi-foje Kjell (Ĉel) Westö.

Laŭ la nomo mi pensus, ke temas pri svedo. Eble li tamen estas sveddevena, sed parolis kun la ĵurnalisto en la finna (kaj liaj frazoj, same kiel en la seriero pri Mäkelä aperadis sur la ekrano en la finna). Laŭ la tuta elsendo mi pensus, ke estas finnlingva verkisto, sed Vikipedio klare diras, ke li verkas svede.

Westö naskiĝis en 1961. Li rakontis, ke eble li iĝis verkisto pro la frua morto de liaj avoj. Ambaŭ mortis dum milito (li ne precizigis, sed certe temas pri iu el la du militoj kun Sovetunio: la Vintrala Daŭriga). La ligo estas jena: kie aliaj homoj havas historiojn (rakontatajn de la avoj), li havis silenton. Estas interesa klariga hipotezo: ja mi mem ĉiam multe domaĝis, ke mia patra avo mortis antaŭ mia naskiĝo, kaj ĝojis, ke dum miaj universitataj jaroj mi loĝis kun mia patrina avo kaj multe interparolis kun li. Kiajn mirindajn rakontojn mi aŭdis de li kaj lia amiko Gorŝkov!

Kjell Westö eble estas ankoraŭ tro juna; pro tio aŭ pro iu alia kialo li ne estas same estimiga rakontanto, kiel Mäkelä. Aŭ eble min simple tro impresis la rusa lingvo de Mäkelä. Tamen Kjell diris kelkajn simpatiajn ideojn: ekzemple, pri graveco de familio kaj infanoj. „Se mi ne ekhavus infanojn relative frue, mi pensas, mi sidus nun daŭre en unu el noktaj kluboj ĉiutage“, — li diris.

Same kiel na Mäkelä, oni petis Kjell-on diri vortojn, kiuj asociiĝas en lia menso kun Finnlando kaj Rusio. Pri Rusio Mäkelä nomis „blanka, senordo, malafableco (aŭ krudeco, eblas traduki), urbo, varmo, malfermiteco… (post iom da penso, svinginte kapon) muziko“. Pri Finnlando: „silento, vasto, mallumo, blua, verda, alkoholo, ironio“. Per la kunmeto „alkoholo, ironio“ li eble volis aludi, ke li ne estas tre serioza en tiu momento.

Kjell Westö estas antaŭnelonge tradukita en la rusan. Lia romano „Kristian Lang — homo sen odoro“, eldonita en 2005, estas vendata kontraŭ suspektinda prezo de 93 rubloj.

Sekvalunde en la sama serio oni montros monologon de Anna Leena Härkenen (verŝajne mi misskribas la nomon). Mi esperas spekti.