Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev

Popularega rusia retano kaj aspektigisto Artemij Lebedev ŝatas vojaĝi kaj povas tiun ŝaton pripagi. Kiel profesia kaj delonga aspektigisto, li scipovas bone foti kaj rimarki interesajn aĵojn. Siajn fotojn li elmetas ĉe tema.ru/travel kun, foje iom acidaj, komentoj. Atentu, ke la rubriko pri vojaĝaj fotoj eĉ nomiĝas en Esperanto: Veni, Vidi ;)

Jen du interesaĵoj, kiujn mi trovis ĉe Lebedev hodiaŭ kaj kiuj povus interesi internacian publikon, se elstarigi ilin elpost la lingva baro:

1. Foto el fore orienta rusia urbo Ĥabarovsk (vidu en Vikipedio pri la urbo). Dum la intercivitan milito post la oktobra revolucio Siberio kaj Fora Oriento estis inter la lastaj „blankulaj“ terenoj. En Ĥabarovsk konserviĝis memortabulo, kies teksto tradukeblas tiel: „En tiu ĉi loko la 5-an de septembro 1918 blankuloj brutale torturis [ĝis morto] 16 aŭstro-hungariajn milit-muzikistojn, kiuj simpatiis la sovetan potencon“.


Ĥabarovsk, memortabulo omaĝe al aŭstro-hungariaj muzikistoj, mortigitaj en 1918. Fotis Art. Lebedev // tema.ru

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)

Cetere, unu el la plej elstaraj E-verkistoj Julio Bagi (Baghy) laŭ sia propra sperto sciis, kiel aŭstro-hungarianoj trafis la Foran Orienton de Rusio. Li ankaŭ multe verkis pri tio: oni parolas pri la „siberiaj romanoj“ de Baghy, inter kiuj la plej facile legebla estas certe la „Verda koro“, intencita kiel legolibro por komencintoj.

2. Alia interesa foto, ĉe kiu pli gravas la teksta komento, estas pri la plej esperantista urbo de Rusio — la mondkonata Ĉeboksaro. Necesas komenti, ke en Esperantio tiu urbo estas multe pli konata, ol en reala „gaĝa“ vivo. Do, Lebedev elmetas tre belan foton de la „Ĉeboksara golfo“ ĉe sunsubiro kaj komentas:

Malantaŭ tiu neloga nomo (mi ĉiam certis, ke en Ĉeboksaro ne povas esti bone) kaŝis sin paradizo. Tonditaj deklivoj, fontanoj el akvo, ripozantaj labortage homoj, varma vespero. Kutime tiajn bildojn oni metas sur kovrilojn de reklamlibretoj. Ne urbo, sed sanatorio.

Ĉeboksaro kiel ĝin fotis Artemij Lebedev en 2008 // tema.ru

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)

Mi havis la saman impreson pri tiu feliĉa urbo, kiam mi vizitis ĝin por prezenti la osetan kaj loglanon en ĝia mojosa lingva festivalo en 2004. Sed tio ne mirindas, mi estas facile kortuŝata persono; estas multe pli mirinde, ke tian komenton faris Lebedev, kutime sarkasma pri io ajn.

Cetere, mi planas iri al la ĉi-jara lingva festivalo en Ĉeboksaro kun la tuta familio. Devas esti interesa sperto, eĉ malgraŭ la malpli bela vetero en oktobro.

Televido daŭre surprizas: Westö

Ĉi-lunde mi jam estis avertita, ke en televidkanalo „Kultura“ estas serio „Nordia Ĉapitro“ pri modernaj nordiaj verkistoj, kaj speciale prenis gladilon kaj enŝaltis televidilon. Mi kutime prenas gladilon por spekti televidilon, ĉar estas bona praktiko gladi infanajn (kaj ne nur) vestojn dum spektado de televidprogramo. Do, mi enŝaltis la teknikaĵojn kaj vidis, ke denove temas pri finna verkisto, ĉi-foje Kjell (Ĉel) Westö.

Laŭ la nomo mi pensus, ke temas pri svedo. Eble li tamen estas sveddevena, sed parolis kun la ĵurnalisto en la finna (kaj liaj frazoj, same kiel en la seriero pri Mäkelä aperadis sur la ekrano en la finna). Laŭ la tuta elsendo mi pensus, ke estas finnlingva verkisto, sed Vikipedio klare diras, ke li verkas svede.


Westö naskiĝis en 1961. Li rakontis, ke eble li iĝis verkisto pro la frua morto de liaj avoj. Ambaŭ mortis dum milito (li ne precizigis, sed certe temas pri iu el la du militoj kun Sovetunio: la Vintrala Daŭriga). La ligo estas jena: kie aliaj homoj havas historiojn (rakontatajn de la avoj), li havis silenton. Estas interesa klariga hipotezo: ja mi mem ĉiam multe domaĝis, ke mia patra avo mortis antaŭ mia naskiĝo, kaj ĝojis, ke dum miaj universitataj jaroj mi loĝis kun mia patrina avo kaj multe interparolis kun li. Kiajn mirindajn rakontojn mi aŭdis de li kaj lia amiko Gorŝkov!

Kjell Westö eble estas ankoraŭ tro juna; pro tio aŭ pro iu alia kialo li ne estas same estimiga rakontanto, kiel Mäkelä. Aŭ eble min simple tro impresis la rusa lingvo de Mäkelä. Tamen Kjell diris kelkajn simpatiajn ideojn: ekzemple, pri graveco de familio kaj infanoj. „Se mi ne ekhavus infanojn relative frue, mi pensas, mi sidus nun daŭre en unu el noktaj kluboj ĉiutage“, — li diris.

Same kiel na Mäkelä, oni petis Kjell-on diri vortojn, kiuj asociiĝas en lia menso kun Finnlando kaj Rusio. Pri Rusio Mäkelä nomis „blanka, senordo, malafableco (aŭ krudeco, eblas traduki), urbo, varmo, malfermiteco… (post iom da penso, svinginte kapon) muziko“. Pri Finnlando: „silento, vasto, mallumo, blua, verda, alkoholo, ironio“. Per la kunmeto „alkoholo, ironio“ li eble volis aludi, ke li ne estas tre serioza en tiu momento.

Kjell Westö estas antaŭnelonge tradukita en la rusan. Lia romano „Kristian Lang — homo sen odoro“, eldonita en 2005, estas vendata kontraŭ suspektinda prezo de 93 rubloj.

Sekvalunde en la sama serio oni montros monologon de Anna Leena Härkenen (verŝajne mi misskribas la nomon). Mi esperas spekti.

Televido surprizas

Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje mi ja spektas ĝin. Kiel hodiaŭ nokte.

Mia edzino verkas nun libron (por gepatroj, pri adaptado de infanoj en infanvartejoj) kaj okupas komputilon polonge :) Atendante mian vicon (kaj travivante aĉan malvarmumon) mi enŝaltis televidilon. Surprize, mi feliĉis pri du interesaj programeroj sinsekve.


La unua estis ĉe kanalo «Kultura», ŝtate financata senreklama kanalo. Kiam mi enŝaltis ĝin, tra la tuta ekrano sur nigra fono aperis grandaj latinaj literoj „TÄMÄ ON…“ (kaj multe da literoj ankoraŭ). En la finna! Komence mi ne kredis miajn okulojn kaj kaptis min ĉe la penso: „Eble vi tro multe pensas pri la finna lastatempe“. Sed ne, estis vere finnaj skribaĵoj. La programero estis pri moderna finna verkisto, naskiĝinta en la jaro 1943, Hannu Mäkelä. Tre interesa homo, almenaŭ laŭ la televida programero pri li. Mäkelä verkis ege multe, liaj libroj estas tradukitaj interalie en la rusan (sed certe mi nenion legis); li estas rekonebla ĉi tie ĉefe per la animacia (pupa) filmo, kiun oni kreis en Sovetio laŭ lia fabelo pri Onklo Au. Tiun filmon vere ĉiuj konas en Rusio, almenaŭ laŭ la aspekto de la protagonisto.

Mäkelä Foto de la verkistoplejparte parolis en la finna (estas principe grava por la aŭtoroj de la serio, ke verkisto parolu en sia lingvo), sed li ankaŭ uzis eblecon kaj parolis ruse, kiam temis pri Rusio kaj rusa literaturo. Tre bone parolis ja, preskaŭ kiel Kalle, eĉ se konsideri eblecon iom prepariĝi antaŭ filmado. Siatempe, impresita de noveloj de Ĉeĥov, Mäkelä eklernis la rusan por legi ilin en originalo. Krom Ĉeĥov, li nomis familinomojn de Trifonov kaj Ŝukŝin (liaj ŝatataj aŭtoroj). Kiam la verkisto diris ion emfazindan, oni skribis tion per grandaj literoj tra la tuta ekrano (je tia momento mi enŝaltis). Tio donis tre bonan impreson de aŭtentikeco. Ofte prezento de eksterlandaj famuloj aspektas tro alproprigita en plene ruslingva programero, tion oni sukcesis eviti. Sonis (kun subtitolaj tradukoj) mallongaj versoj de Mäkelä, inter ili unu pri Rusio, kiu komenciĝas per vortoj: „Avara, suuri, villi…“ (senlima, granda, sovaĝa). Senteblis, ke li nomas Rusion villi bonkore. Li ankaŭ eksplicite diras, ke li ŝatas venadi en Rusion kaj sentas sin hejmece tie.

Kiel mi poste eksciis en la retejo de kanalo «Kultura», mi bonŝancis hazarde spekti la unuan serieron de „Literatura ekologio. Nordia ĉapitro“. Estas serio pri nuntempaj nordiaj verkistoj, filmitaj en „komforta por ili medio (kutime hejme)“. Alia finna verkisto en la serio estos Anna Leena Härkenen, pri kiu en VivĴurnalo mi trovis jenan komenton: „Mi finlegis la libron kaj estas ege seniluziiĝinta. Eble mi ion miskomprenas, sed la unuan fojon mi tralegis libron (kaj mi ja legas multe), en kiu plene forestas ajnaj pensoj“. Tre intrigas, ĉu ne? :) Estos ankaŭ seriero pri furoranta en Rusio Erlend Loe [lu]; ŝatantoj, atentu! :)

Post la programero en „Kultura“ mi eĉ pli surpriziĝis trovi en senespere banala NTV interparolon kun homo, konata por mi laŭ la fakultato, kie mi laboras. En la iom sengusta programero „Lernejo de …“ (kiel traduki злословия? malicparolado?) estis intervjuata profesoro Ĉernigovskaja. Oni parolis pri lingvistiko ĝenerale, iom pri neŭrolingvistiko/psikolingvistiko ktp. Interalie, estis menciitaj temoj pri multlingveco kaj formorto de lingvoj. El tiu programero mi ne multon novan eksciis, sed ĝi simple estis plezuro.

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2