Mi estas en la paradigmo, kiu kutimas taksi televidon malbona laŭ difino (televidilo en tiu paradigmo estas nomata neniel krom zombikesto). Spektado de televido forvoras tro da tempo: nur imagu, kiom da aferoj eblas fari dum du horoj, kiujn daŭras meza filmo kun reklampaŭzoj! Kiam mi imagis, mi ĉesis spekti televidilon preskaŭ plene. Sed foje mi ja spektas ĝin. Kiel hodiaŭ nokte.
Mia edzino verkas nun libron (por gepatroj, pri adaptado de infanoj en infanvartejoj) kaj okupas komputilon polonge :) Atendante mian vicon (kaj travivante aĉan malvarmumon) mi enŝaltis televidilon. Surprize, mi feliĉis pri du interesaj programeroj sinsekve.
La unua estis ĉe kanalo «Kultura», ŝtate financata senreklama kanalo. Kiam mi enŝaltis ĝin, tra la tuta ekrano sur nigra fono aperis grandaj latinaj literoj „TÄMÄ ON…“ (kaj multe da literoj ankoraŭ). En la finna! Komence mi ne kredis miajn okulojn kaj kaptis min ĉe la penso: „Eble vi tro multe pensas pri la finna lastatempe“. Sed ne, estis vere finnaj skribaĵoj. La programero estis pri moderna finna verkisto, naskiĝinta en la jaro 1943, Hannu Mäkelä. Tre interesa homo, almenaŭ laŭ la televida programero pri li. Mäkelä verkis ege multe, liaj libroj estas tradukitaj interalie en la rusan (sed certe mi nenion legis); li estas rekonebla ĉi tie ĉefe per la animacia (pupa) filmo, kiun oni kreis en Sovetio laŭ lia fabelo pri Onklo Au. Tiun filmon vere ĉiuj konas en Rusio, almenaŭ laŭ la aspekto de la protagonisto.
Mäkelä plejparte parolis en la finna (estas principe grava por la aŭtoroj de la serio, ke verkisto parolu en sia lingvo), sed li ankaŭ uzis eblecon kaj parolis ruse, kiam temis pri Rusio kaj rusa literaturo. Tre bone parolis ja, preskaŭ kiel Kalle, eĉ se konsideri eblecon iom prepariĝi antaŭ filmado. Siatempe, impresita de noveloj de Ĉeĥov, Mäkelä eklernis la rusan por legi ilin en originalo. Krom Ĉeĥov, li nomis familinomojn de Trifonov kaj Ŝukŝin (liaj ŝatataj aŭtoroj). Kiam la verkisto diris ion emfazindan, oni skribis tion per grandaj literoj tra la tuta ekrano (je tia momento mi enŝaltis). Tio donis tre bonan impreson de aŭtentikeco. Ofte prezento de eksterlandaj famuloj aspektas tro alproprigita en plene ruslingva programero, tion oni sukcesis eviti. Sonis (kun subtitolaj tradukoj) mallongaj versoj de Mäkelä, inter ili unu pri Rusio, kiu komenciĝas per vortoj: „Avara, suuri, villi…“ (senlima, granda, sovaĝa). Senteblis, ke li nomas Rusion villi bonkore. Li ankaŭ eksplicite diras, ke li ŝatas venadi en Rusion kaj sentas sin hejmece tie.
Kiel mi poste eksciis en la retejo de kanalo «Kultura», mi bonŝancis hazarde spekti la unuan serieron de „Literatura ekologio. Nordia ĉapitro“. Estas serio pri nuntempaj nordiaj verkistoj, filmitaj en „komforta por ili medio (kutime hejme)“. Alia finna verkisto en la serio estos Anna Leena Härkenen, pri kiu en VivĴurnalo mi trovis jenan komenton: „Mi finlegis la libron kaj estas ege seniluziiĝinta. Eble mi ion miskomprenas, sed la unuan fojon mi tralegis libron (kaj mi ja legas multe), en kiu plene forestas ajnaj pensoj“. Tre intrigas, ĉu ne? :) Estos ankaŭ seriero pri furoranta en Rusio Erlend Loe [lu]; ŝatantoj, atentu! :)
Post la programero en „Kultura“ mi eĉ pli surpriziĝis trovi en senespere banala NTV interparolon kun homo, konata por mi laŭ la fakultato, kie mi laboras. En la iom sengusta programero „Lernejo de …“ (kiel traduki злословия? malicparolado?) estis intervjuata profesoro Ĉernigovskaja. Oni parolis pri lingvistiko ĝenerale, iom pri neŭrolingvistiko/psikolingvistiko ktp. Interalie, estis menciitaj temoj pri multlingveco kaj formorto de lingvoj. El tiu programero mi ne multon novan eksciis, sed ĝi simple estis plezuro.
Laŭ mia kompreno, Hannu Mäkelä kaj Eduard Uspenskij estas amikoj, kaj parte pro tio la verkoj de Uspenskij iĝis ege konataj en Finnlando. En mia infanaĝo en Oulu, plej malfrue en la jaro 1975 (ĉar poste ni ekloĝis en alia urbo) mi spektis Дядя Федор, пес и кот kiel infanan teatraĵon («Fedja-setä, kissa ja koira»). Do devas esti, ke ĝi aperis finne pli-malpli samtempe kiel en la rusa. Ĝi plu estas ludata regule, kaj mi legis la librojn al miaj infanoj en la finna. Ili bone konas la frazon: «Kuka siellä? — Posteljooni Petškin, toin teille Pörriäisen.» (Кто там? — Это я, почтальон Печкин. Принес журнал «Мурзилка». Sed finne sonas pli bone…)
Ha, mi ne konis la rusan filmon pri «Onklo Au», efektive devus esti «Sinjoro Huu»… Sed la rusa versio tute ne aspekts kiel la figuro kiun mi konas el la libroj de Mäkelä. Cetere, ankaŭ Sinjoro Huu iĝis populara infana teatraĵo en Finnlando. Jen kiel li devas aspekti.
Nu tiu Au estas «onklo» en la senco «дядюшка». Do, preskaux «herra» :)
Pri Uspenskij estas tre interese. Mi neniam antauxe imagis, ke rusiaj kulturajxoj iom estis/as uzataj ekster la socialisma landaro. Cetere, hodiaux estis la sekva programero el tiu serio (Nordia Cxapitro), temis pri nova finna auxtoro: mi eble blogos pri la impresoj.