Kvin bonaĵoj de la tago

1. Mi relative satdormis kaj havis feliĉon vekiĝi je la dua post tagmezo. Dormo gravegas.

2. Min vekis ĝojaj krioj de la filino. Iom pli poste mi bone promenis kun ŝi en la frosto. Ŝi tuj endormiĝis en sia ĉareto, kaj mi restis iusence sola kaj multe enuis. Sed kiam ŝi vekiĝis, ni amuziĝis pri la vaporo, kiu eliras el onia buŝo en la frosto; Maŝa multe ridis pri tio kaj serĉis manierojn eligi grandajn nubojn, samkiel patreto faras. :)

3. Reeĥis la ul’, kiu fakas pri la vepsa lingvo kaj eble konsentos prezenti la vepsan en nia Lingva Festivalo. Li tamen plendetis, ke estas neoportuna loko. Nu eble hejme estus pli oportune, jes… :)

4. Estis tre bona k interesa leciono en la ĵurnalisma kurso hodiaŭ. Ni parolis pri stilistiko kaj ĝia graveco por ĵurnalismo. La nova instruisto laŭdetis miajn tekstojn. La hejma tasko estas alporti kelkajn antaŭe verkitajn siajn tekstojn por komuna pritrakto: mi certe prenos el «Esperanto novosti«.

5. Malbonŝance hieraŭ mi disŝiris denove la fotofilmon ene de la fotilo, kiam la bendo finiĝis kaj mi penis ĝin enruli en la kasedon. Estas sufiĉe ofta problemo de mia malnovstila fotilo, iam donacita de moskva esperantisto; krom tio la fotilo estas tre bona. Hodiaŭ mi komprenis, kiel solvi la problemaĉon: necesas aĉeti la plej mallongan kaj malmultekostan bendon, eltiri el ĝi la filmon, fortranĉi plejparton, al la resto (en mallumo) alglui la deŝiritan flankon de la fotita bendo — kaj enroli en la kasedon. Mi faris tion plensukcese, morgaŭ ien fordonos por printi. :)