Tago 3: grifonoj super la Rodopoj

Estas parto de priskribo de mia vojaĝo al Rodopoj en 2009, helpe de Gabi Tour, la loka zorganto pri ekologiaj kaj kulturaj turistoj (la firmao nomas tion „respondeca turismo“).

Madĵarovo (Маджарово) estas la plej malgranda urbeto de Bulgario. Ĝi estas iama minista loĝloko, sed nun ĝi iĝis turisma allogaĵo. Grupo de lokaj entuziastoj, subtene de alilandaj eŭropaj organizoj, faris ĉi tie rezervejon por birdoj. Kelkaj malaperantaj aŭ simple interesaj specioj trovas ĉi tie helpon kaj priskribon.

La birda centro speciale okupiĝas pri grifonoj, la grandaj birdoj, kiuj manĝas mortintajn bestojn. Ĉe la centro funkcias servo, al kiu ĉirkaŭaj kamparanoj telefonas, kiam pro malsano aŭ vundiĝo mortas iu animalo. Tiam venas laborantoj de la birda centro kaj forportas la kadavron por meti ĝin en natura medio de sia rezervejo tiel, ke grifonoj manĝu ĝin.

La tereno estas abunda je ostoj do, iom specifan etoson tio kreas :)

Mi sukcesis foti kelkajn grifonojn sur la rokoj en neimagebla alteco. La rokoj en tiu loko havas fabelan formon, pro tio ke la montaro estas geologie maljuna.

La morgaŭa celo estas Zlatograd, etnografia centro sub ĉielo.