Tago 4: Zlatograd kaj greklanda limo

Hodiaŭ ni vizitis etnografian centron en Zlatograd, malgranda montara urbo 60 km for de Kardĵali. Zlatograd iam estis industria kaj minista urbo, parte ĝi restas tia ankaŭ nun, sed gravan rolon en ĝia vivo nun okupas la etnografiaj kvartaloj, listigitaj inter la cent plej vidindaj lokoj de Bulgario.

Zlatograd

La etnografia centro de Zlatograd similas nenion alian, kion mi antaŭe vidis. Ne estas subĉiela muzeo de nordia tipo, kiam oni alportas lignajn domojn de la tuta lando al unu loko. Estas normala urbo, kie homoj vivas sian kutiman vivon en siaj malnovaj domoj, sed la eksteraĵo de la domo estas konservata de privata entrepreno laŭ la kutima stilo de tiu ĉi regiono (rondaj fumtuboj interalie). En la subaj etaĝoj de pluraj tiaj tradiciaj domoj estas metiejoj, kie laboras lokaj majstroj kaj vendas siajn varojn al la turistoj.

forĝistoj

Mi aĉetis du tranĉilojn kaj ankoraŭ iajn aferojn. Temas ne pri „suveniroj“, kiujn jam pluraj ne scias kien meti en siaj hejmoj, sed ĝuste uzeblaj aĵoj: kusenoj, litkovriloj, vestoj, tranĉiloj, manĝilaro, ledaĵoj ktp. Mi estis preparita al vizito de Zlatograd (legis pri ĝi rete iojn), sed tamen estis forte impresita. La urbo ekster la etnografia parto estas tre pitoreska, do pli longa promeno laŭ ĝi estas bona ideo. En la urbo estas kelkaj hoteloj, kaj bulgaroj (eble ankaŭ eksterlandanoj) venas por kelkaj tagoj — por viziti ne nur la muzeojn kaj la metiejojn, sed ankaŭ la ekstermuzeajn partojn de la urbo, la romian ponton, la malgrandajn preĝejetojn de otomana tempo, la naturajn vidindaĵojn kaj la strutan bienon. Se kredi paĝaron de la komunumo Zlatograd, ie en apudeco de la urbo ekzistas vojetoj por promenoj (i. a. biciklaj) tra la urbo, supozeble eblas lui biciklon (sed mi ne finesploris la aferon).

bulgara lernolibro

Bulgaroj zorge konservas rememoron pri nacia Renaskiĝo, kiu okazis ĉi tie en la 19-a jarcento; en Zlatograd estas muzeo pri la „reciproka mezlernejo“, ekfunkciinta en 1852. Reciprokaj lernejoj estis populara maniero eduki infanojn; tie pli aĝaj infanoj instruis al la malpli aĝaj, tiel oni kontraŭstaris mankon de instruistoj. En la muzeo, inter la ne multaj (kelkdek) montrataj malnovaj libroj, estas ankaŭ lernolibro de Esperanto por bulgaroj, eldonita en Sofia en 1912. Mi multe fotis ĝin kaj elmetos la fotojn.

Post Zlatograd ni vizitis strutan bienon (nenio por rakonti: estas amuzaj grandaj birdojn, necesas vidi) kaj preĝejeto ĉe la greklanda limo. Antaŭ tri monatoj ankoraŭ mankis preta vojo al Grekio, sed oni jam finkonstruas ĝin, establas ĉeliman trapasejon kaj planas malfermi la vojon inter Zlatograd kaj Ksanti jam komence de 2010.

La tago estis bonega. Tamen mi konsciis hodiaŭ, ke baldaŭ mi devas flugi reen, sed la urbon Kardĵali mi apenaŭ vidis. Do mi planas pli frue enlitiĝi hodiaŭ por pli frue ellitiĝi morgaŭ kaj iom foti la urbon (interalie la monumenton al Kosta Ĥetagurov) dum piedira promeno.