Tago 6: Kardĵali, artgalerio ktp

Hodiaŭ estas la lasta tago de mia restado en Kardĵali. La promesita de mi hieraŭ (kaj al mi — antaŭe) renkonto en „Rusa Klubo“ ne okazis, mi ne scias pro kio kaj ne demandis. Do, la resto de la eventoj estis ĉefe vagado tra la stratoj sola kaj, parte, akompane de ĉiĉerono.

La arta galerio de Kardĵalio konsistas el du grandaj haloj en aparta domo. Ĝi povas fanfaroni tamen per kolekto de pentraĵoj fare de kelkaj eminentaj bulgaraj pentristoj (Markviĉka kaj Ŝtarkelov i. a.). En la galerio oni donacis al mi kolekton de kartetoj kun repodukcioj (do, fotoj de pentraĵoj), la kolekto estas eldonita en 1975 (kiam oni ankoraŭ eĉ ne planis min).

Artgalerio en Kardĵali

La urbo aspektas kiel tipa socialisma urbo, sed, ankaŭ kiel en aliaj bulgaraj urboj, la loĝblokoj estas iom pli personecaj, pli belaj kaj havas iajn nobligajn ecojn — kiel ekzemple vitraj elementoj en la enirpordoj de ŝtuparejoj (en Rusio neniam eblas: pro klimata severeco kaj pro vandalismo). La ŝtuparoj en la blokoj estas prizorgitaj, multaj loĝantoj skribas sian familinomon sur la pordo. Samtempe domoj kutime ne havas numerojn, kaj trovi nomon de la strato, en kiu vi estas, estas ofte malfacile (eble temas pri regiona specialaĵo — mi rimarkis tion ankaŭ en Istanbulo, Burgaso kaj Nesebaro).

Loĝata domo en Kardĵali

Alia specialeco de Kardĵali estas odoreto de bruligata karbo kaj ligno preskaŭ ĉiam en la aero. Multaj domoj, aparte la privataj, estas hejtataj per ligno aŭ karbo. En apartamentoj mi ne rimarkis radiatorojn de akvohejtado — kaj ĉiuj uzas elektrovarmigilojn. Ankaŭ en mia luita ĉambro estas nun (kaj nun estas ŝaltita) la elektra varmigilo kun ventumilo. En ejoj estas plej ofte malvarme: eĉ mi rimarkis malfermitajn fenestrojn ks. — do kvazaŭ lokanoj, almenaŭ parte, ŝatas malvarmon (estas plus dek nun) eble pro la varmego somera. Mi ŝatas varmon kaj preferas varmegon al malvarmo, eble ĉar mi pli ofte spertas malvarmon kaj kelkfoje spertis malvermegon, kiu pensigis min pri baldaŭa morto pro ĝi (ha, okazis en Moskvo).

Hejtaĵo

Diversaj manĝejoj en la urbo estas bonkvalitaj, ofte proponas ion loke tradician (kiel ŝkembe-ĉorba) kaj estas relative malmultekostaj, kompare kun la ĉemaraj kaj la peterburgaj. Bona manĝo por du personoj (sen alkoholaĵoj tamen) kostas malpli ol 10 eŭrojn en „Starata Kaŝta“, restoracio kiu havas tradician internaĵon, belan nelaŭtan muzikon ktp. Eblas nun daŭre envii pri tio.

La stratoj estas puraj (kaj konstante balaataj), tamen post vesperiĝo iĝas sufiĉe mallume — nur la gravaj stratoj estas bone lumigitaj. Tio tute similas Vladikavkazon, sed kontrastas Peterburgon, kie dekomence mi havis eĉ protestan reagon pro la lanternegoj ŝaltitaj plenan nokton eĉ en tute senvivaj lokoj.

Enstrate

Homoj en la stratoj multe parolas la turkan (la lingva situacio ja multe interesis min). La turka estas tradicia lingvo en tiuj lokoj, speciale en la vilaĝoj. Homoj de ĉiuj generacioj, homoj kun poŝtelefonoj kaj en aliaj situacioj parolas ĝin. Por netrejnita okulo estas tute neatendite, kiu kiun lingvon parolos. Lokaj turkoj aspektas foje eĉ tro eŭropecaj, virinoj kun longaj farbitaj haroj ktp.; antoropologie turkoj estas tre diversa etno — do, ankaŭ per vizaĝo aŭ staturo ne eblas juĝi. Multaj turkoj havas parencojn en Turkio (dum kelkaj jaroj en Bulgario estis senpripensa kontraŭturka prempolitiko, kio igis dekmilojn da turkoj forlasi naskiĝlokojn kaj iri al Turkio). Mi aŭdis rakonton pri kelkaj turkoj, kiuj revenis lastatempe el Turkio por denove loĝi en Kardĵali, eĉ unu tian junulinon vidis per miaj propraj okuloj. En la centro de la urbo oni reklamas „ĉiutagajn ekskursojn al Odrin“ (Edirne, plej proksima urbo en Turkio — eble 4 horojn buse de Kardĵali).

Kardĵalianinoj

Mi ne povis rimarki malpacan konduton en la stratoj. Neniu batalis, neniu kriis unu al la alia, neniu ŝtelis mian videokameraon. Aperas impreso, ke la “strata krimo“ ne estas granda problemo ĉi tie — pri tio eblas juĝi ankaŭ laŭ la maniero de lokaj virinoj lasadi siajn saketojn kaj vestojn sur seĝo en kafejo kaj iri al, ekz., necesejo. En multaj urboj de la mondo homoj kunprenus saketon aŭ transdonus ĝin al siaj konatoj, kiuj restas ĉe la tablo.

En Kardĵali (fakte kiel ankaŭ aliloke en la lando) estas interesaj aĉeteblecoj. Vestoj kostas almenaŭ duoble (foje kvaroble) malpli ol la analogiaj en Peterburgo. Mi aĉetis ĵinzon (10 EUR), iom da kotonaj vestoj por la infano kaj aliajn iojn. Nun mi bedaŭras, ke mi ne trovis tuj en la urboj lokon por mallongigi la ĵinzon — mi forflugas morgaŭ kaj devos pagi en Rusio duonon de la prezo (ĉ. 5 EUR) nur por mallongigi la veston.