Tago 5: ŝtonaj fungoj kaj komunumo Ardino

Estas parto de priskribo de mia vojaĝo al Rodopoj en 2009, helpe de Gabi Tour, la loka zorganto pri ekologiaj kaj kulturaj turistoj (la firmao nomas tion „respondeca turismo“).

La tagon mi komencis per frumatena promeno tra la urbo. Estis dimanĉo, je la oka ankoraŭ ne videblis homoj en la stratoj. Mi faris multajn fotojn kaj piediris ĝis la busa stacidomo, unu el la centroj de la loka turkeco (estas multaj dulingvaj skribaĵoj kaj la valuta ŝanĝejo proponas tri ĉefajn valutojn, inter kiuj la tria — yeni türk lirası „la nova turka liro“).

Post matenmanĝo, mi kun Miĥaela el „Gabi Tur“ vojaĝis al la loka vidindaĵo „Ŝtonaj Fungoj“ dek kilometrojn for de Kardĵali. La ŝtonoj estas vere amuzaj; foto ne transdonas la impreson — ili elvokas rideton, tiuj fungoj, ilia rozkolora surfaco ĝojigas. Samtempe aperas impreso, ke ili ne estas sufiĉe gardataj, ke iu povas facile damaĝi ilin — de la unua rigardo ŝajnas, ke unu puŝeto sufiĉas por faligi la strukturon.

„Ŝtonaj fungoj“ — „Каменные грибы“

Post la tagmezo okazis vojaĝo trans monta ĉeno al komunumo Ardino. En Ardino estas vere impresaj montoj, kontraste al ĉio, kion mi ĝis nun vidis en Rodopoj. Kelkloke la naturo similetas tiun en la Kurtata valo kaj aliaj partoj de Kaŭkazio.

La ĉefa vidindaĵo en ĉirkaŭaĵo de Ardino estas la antikva Diabla Ponto — otomana reuzo de la romia ponto. Imageble ĝi estis renovigita tiel ke turistoj ne risku fali de ĝi. La ponto estas belega kaj ligas nun unu neloĝatan flankon de la valo kaj la alian neloĝatan flankon de la valo — imageble antaŭe ĝi estis la ponto survoje al Ksanti (nun en Grekio) kaj pli suden. Ekzistas diversaj legendoj, kial ĝi nomiĝas tiel kaj krome ekzistas loka ŝatokupo pri trovado de vizaĝoj en la respeguliĝo de la ponto en la akvo. Spurojn de tiu sporto vi povas trovi mem per bildoŝerĉilo de Guglo, uzu „дяволския мост“.

„Дьявольский мост“

Fine de la tago, la sama impona viro Rosen, kiu akompanis nin al la ponto, veturigis nin al sia laktaĵejo. Estas moderna ejo, kie oni produktas interalie fromaĝon kaj buteron. Li serĉas aĉetantojn, do se vi pretas aĉeti bulgaran fromaĝon pogrande, mi pretas peri ;) La ejo impresis min eble plej multe dum la hodiaŭa tago. Aparte mi ŝatis la ĉambron, kie fromaĝo kaŝkaval kuŝas dum kelkaj tagoj por flaviĝi — la odoro estas ĝojiga per si mem tie. Rosen donacis al ni ĉion po iom.

Morgaŭ oni promesis al mi viztion al io konata kiel „Rusa Klubo“ en la urbo. Mi ankoraŭ ne imagas, pri kio temas, sed nepre rakontos la impresojn. [Rusaj kluboj ekzistas en multaj loĝlokoj de Bulgario, tie homoj kunvenas por kunĝui la rusan, en larĝa senco de la vorto, kulturon].

Vidu priskribon de la sekva tago ĉi tie.