Tago 2: Tatul, akvobaraĵo, urbestraro, shopping

En la dua tago mi devis fari, laŭ plano, longan vojon al kaverno Utroba, parte artefarita, ege antikva kaj aparte spektebla dum suna vetero. Tamen la suna vetero ne okazis, eĉ male — estis persista pluveto, kaj la planoj ŝanĝiĝis. Ni tamen veturis al montaro, sed al pli civilizita loko, nomata Tatul.

Matenmanĝis ni kvarope (manaĝero, ĉiĉerono, ŝoforo kaj mi) en dolĉaĵejo „Viena“ en bulevardo „Bulgarija“, unu el la ĉefaj stratoj (eble eĉ la ĉefa). La ejo estis plena da homoj, kiuj laŭ la loka kutimo kafumis antaŭ ol iri al laborejoj kaj studejoj. Mi manĝis tre tradician ankaŭ en Osetio manĝaĵon, kiun ĉe ni oni vendas kiel armenan kuirarteron sub la nomo, kiun mi forgesis; ĉi tie ĝi nomiĝas „banica“: estas multaj tavoloj da pasto, inter kiuj estas iom da fromaĝo. Mi metus pli da fromaĝo, sed ĝenerale „Viena“ bonas — ni matenmanĝos tie morgaŭ denove.

Tatul estas trakia sanktejo, simila al Perperikon, sed malpli granda kaj pli atingebla. Per komuna projekto de EU kaj komunumo Momĉilgrad, al ĝi estis faritaj bonaj vojetoj, starigitaj lanternoj, informtabuloj kaj tegmento super la ĉefa parto de la sanktejo. Ĝi estas supre de monto kun krutaj deklivoj, la vido superbas, la impresoj nerakonteblas. Estis tamen pluvo, kaj la ĉiĉeronino en unu loko glitis sur ŝtono, timiginte min.

la vojo al la trakia sanktejo

Laŭ nia vojo reen ni vizitis ŝijaisman maŭsoleon oriente de Momĉilgrad. Parto de la turka loĝantaro en regiono de Kardĵali estas ŝijaistoj, nepoj de kizilbaŝoj. Mi faris kelkajn fotojn tie kaj aŭskultis interesajn rakontojn pri ŝijaistoj, kiujn mi ne rerakontu ĝis mi legu pri tioj aliloke.

Momĉilgrad mem estas tre turka urbo, kun multetaĝaj grandfamiliaj loĝdomoj. Meze de ĝi staras „ostejo“, kanono, busto de generalo kaj ortodoksa preĝejo, omaĝe al rehavigo de Kardĵali kaj ĉirkaŭaĵoj dum la Balkanaj militoj (1912, 1913). Apudas fontaneto kun turka skribaĵo. Lokaj komentantoj (la ukraindevena ĉiĉerono kaj la loka ŝoforo) sincere aplaŭdis la manieron de turkoj zorgi pri sia „eta patrolando“, pri la denaskaj lokoj eĉ el foro de elmigrado — kelkaj revenas, kelkaj sendas investojn ktp.

Reveninte en la urbon ni ankoraŭ havis iom da tempo antaŭ la interkonsentita vizito al urbestraro, kaj ni vizitis la altegan digon de Kardĵali (104 metrojn alta). La konstruaĵo estas tre impresa, la vido supre de ĝi — perfekte bela, sed oni ne permesas foti. Ekzistas armita kaj tre severa gardistaro, tamen eniro estas senpaga kaj tute libera. Ne estis multaj vizitantoj tamen (eble pro labortago, la pluvo kaj la malpli varma sezono). Sub la digo, de ĝia akvorezerveja flanko, estis harstariga (sed bunta kaj iusence bela) vidaĵo de multegaj plastaj boteloj. Tunoj da ili, eble. Kardĵali staras inter du akvorezervejoj (bulgare artefaritaj lagoj nomiĝas „jazovir“, kion mi opinias tre bela vorto); la mallonga parto de la rivero Arda inter la akvorezervejoj estis antaŭnelonge iom levita per enurba digo por fari „vodno ogledalo“, laŭ oni belan spacon de akvo, sur kiu oni povas eĉ boati ktp. Kiam oni faris ion similan en Vladikavkaz, mi ne vere ŝatis, sed ĉi-kaze mi eĉ ne juĝu.

Ree en la urbo ni umis en la oficejo de „Gabi tur“, vizitis mian hoteleton por repreni mian donacon al la urbestraro, kaj venis al la ĉefa domo de la komunumo. Ĝi estas iusence bela kaj havas kromnomon „Blanka Ŝipo“. En la kvara etaĝo nin akceptis en sia kabineto vic-urbestro pri kulturo, eŭrointegrado kaj kelkaj aliaj kampoj s-ino Jelisaveta Keĥajova, kiu portis sian ruĝan kompleton. Juna politikistino kun filologia klero kaj bela biografio de ĉiama kaj rapida kresko, ŝi ĝojis pri la iniciato restarigi ĝemelurbajn rilatojn inter Kardĵali kaj Vladikavkaz. Naskiĝinta aliloke, ŝi tamen ne sciis pri historio kaj volumeno de tiuj rilatoj kaj vokis helpi s-inon Fikrije Salifova, kiu zorgas pri publikaj rilatoj. Tiu lasta estis multe pli informita kaj rakontis pri la iniciato flanke de la bulgara komunumo restarigi la rilatojn 3-5 jarojn antaŭe. „Iuj eventoj“ en Osetio, laŭ ŝi, ne permesis finfari la procezon (temas pri la ostaĝigo en Beslan kaj postaj mortigoj de du urbestroj de Vladikavkaz, supozeble). Laŭ la vortoj de ambaŭ enpostenigitoj, ĉio eblas, sed bezonatas komence letero el urbestraro de Vladikavkaz, poste diversaj interparoloj kaj fine subskribado de la — ĉu nomi tion „kontrakto“? — inter la urboj. Mi ne vere ĉiujn detalojn komprenis, ĉar ni parolis bulgare.

La grava rezulto de nia renkontiĝo estas, ke mi nun povas iri kaj kun plena certeco viŝi el ĉiuj listoj tra Vikipedio mencion pri ĝemelurbaj rilatoj inter niaj urboj. Almenaŭ ĝis la nova restarigo, iom malverŝajna fone de tre aktiva ĝemelurba agado ĉi tie celanta Turkion, Grekion kaj Italion.

Finis la tagon aĉetumado en la urbocentro, iom stulta elspezo de mono vere, sed ne eblas reveni sen suveniroj. Dum vespermanĝo mi konatiĝis kun Gabriela, sepjara filineto de Miĥaela, la ĉefo de „Gabi Tur“ (jes, la firmao portas ŝian karesforman nomon). La knabino havas vesperajn danc-kursojn; el kiuj ŝi eliris tre vigla, kuris tien-reen tra la strato kaj sopirigis min pri mia propra filino multe.

Finfine mi elmetas kelkajn fotojn el Kardĵali; mi skribus pli detale kaj elmetus pli da fotoj, sed vajfajo „bulgariĝis“ hodiaŭ — kiel dum la antaŭaj vizitoj al bulgaraj hoteloj, ĝi kondutas freneze. Jen aperas, jen malaperas :|

Morgaŭ je la oka ni ekveturos al la plej malgranda urbo de Bulgario — Madĵarovo, kiu formale estas jam en alia provinco, tiu de Ĥaskovo, sed laŭ sia naturo estas parto de Orientaj Rodopoj. Tie okazos iu evento kadre de bulgar-nederlanda projekto pri ekoturismo, sovaĝa naturo kaj tiel plu (mi ekscios pli multe morgaŭ).