Dostojevskij kaj la rusia ŝtato

Jen mi foliumis la plenan verkaron de Fjodor Dostojevskij (eldonita en 1894 jam post morto de la fama verkisto). En la unua libro de la verkaro estas biografia skizo, jen unu alineo el ĝi, kiu impresas kiel aparta libro (almenaŭ impresis tiel min):

La 23-an de aprilo 1849 petraŝevistoj estis arestitaj, inter ili ankaŭ Dostojevskij, kiun oni kulpigis ĉefe pri laŭtlegado en unu kunveno de la manskribita letero al Gogol de Belinskij, en kiu tiu lasta respondis al «Elektitaj partoj el korespondado kun amikoj». La akra malaprobo de nia tiama realeco kaj kunsento al tiu malaprobo flanke de Dostojevskij iĝis preteksto ankaŭ lin aligi al la rondo de personoj, kiuj aktive kontraŭis [en la teksto estas uzita vorto, kiun mi ne sukcesis bone traduki: ĝi konsistas el malic+pensi/plani kaj signifas «plani ion malican/nocan kontraŭ io/iu»] nian ŝtat-historian politikan sistemon. Li, kun la aliaj 34 arestitoj, estis kondamnita al mortpuno per mortpafo. La verdikto de juĝistaro estis tamen mildigita fare de la reganto Nikolaj Pavloviĉ, mortpunon oni forprenis de ĉiuj; la kondamnitoj eksciis pri tio nur en la punloko: la verdikto de la juĝistaro estis legita por ili, oni proponis al ili fari kristanan konfeson [ortodoksa rito por pardoni pekojn al mortonto], kaj ĉiuj ordonvortoj de mortpafado estis eldiritaj, krom la lasta. La minutoj, kiam ili atendis morton, havis al ĉiu tian efekton, ke unu el la kondamnitoj, Grigorjev, kiam li estis forligita de la fosto, estis jam freneza.

Ja aperas deziro iel komenti la alineon, sed vortoj ne kuniĝas por fari tion. Estas mirinda teksto: tre speciala stilo, specifa elekto de parolturnoj, denseco de priskribataj eventoj…

La mortpuno estis ŝanĝita por Dostojevskij je kvar-jara punlaborado. Ankaŭ post tio li ne tuj iĝis tute libera: li ne rajtis loĝi en Moskvo kaj Peterburgo. Nur post 1859 aperas liaj novaj verkoj, inter kiuj la plej famaj: «Krimo kaj puno» (1866), «Idioto» (1868) kaj «La fratoj Karamazov» (1879-1880).

Ekzistas Esperanta traduko de „Krimo kaj Puno“, eldonita en 1993: vd eo.wikipedia.org/wiki/Krimo_kaj_puno_(libro)