Vizito al Pomorie, la esperanta urbo

Mi subskribis kelkajn el la hodiaŭaj fotoj el Pomorie, la bulgara urbo apud Burgas, kiun vi pli facile trovos sur mapoj. Ni ne fotis en Pomorie hotelon „Diana“, la faman Esperanto-hotelon de Bulgario, ĉar ni ne trovis ĝin. Fakte, ni eĉ ne serĉis, ĉar la retpoŝtan mesaĝon oni ne respondis dum pli ol tri tagoj kaj al la telefonvoko respondis virino, kiu ne komprenis mian Esperanton kaj pli bone komprenis mian rusan kun bulgaraj elementoj. Ŝi klarigis, en sufiĉe glata rusa lingvo, ke la hotelo estas fermita okaze de fino de sezono. Ne estis senco serĉi mortajn murojn, samajn kiel ĉiuj apudaj.

Mi tre ŝatis la urbon Pomorie. Ĝi estas speco de viva kaj spiranta ripoza urbeto, sen la troglateco de la rekonitaj ripozlokoj. Pomorie tiurilate iom rememorigis Primorsko-Aĥtarskon ĉe la Azova maro (kvankam certe la lasta aspektas multe malpli evoluinta).

En Primorie estas la malnova urbo sur la pinto de longa duoninsulo, kun nodo de stratoj, fermantaj sian internon de la mara vento. Estas simple plezuro vagi tra tiuj stratoj. En Pomorie estas ankaŭ la pliglatigita urboparto kun florbedoj kaj ŝike grandaj spacoj (por tia malgranda terlango). Post la longa "kolo" de la urbo, en la materika parto, troviĝas la monaĥejo omaĝe al la multesuferinta sanktulo Georgo kaj, iom for de ĝi, kelkaj tipaj socialismaj loĝdomoj. Ĉe la maro — la novaj tri-kvaretaĝaj hoteloj, inter kiuj eble ankaŭ la Espearnta hotelo „Diana“.

La urba historia muzeo estas vera perlo. Parton de la eksponaĵoj donacis mem simplaj urbanoj. Malgraŭ ke mi estis sola vizitanto de la muzeo dum duonhoro, malgraŭ ke mi ne ĉiujn bulgarlingvajn subskribojn komprenis, mi tre ŝatis la muzeon. En la urbo estas ankaŭ Muzeo de Salo, sed tiun ni ne vizitis; eble alifoje.

Pri la hotelo mi, do, nenion povas diri, sed la urbon nepre rekomendas. Kun la averto, ke necesas esti ŝatanto de tiaspecaj specialaĵoj por aprezi na Pomorie.