La flughaveno Kamranjo (Cam Ranh) apud la ripozloka urbo Njaĉano (Nha Trang) akceptas nur internajn flugojn kaj, pro iu kialo, eksterajn flugojn nur de Rusio. Tio igas Njaĉanon bela kolekteblaĵo, malfacile atingebla por alilandaj vojaĝantoj. La rekta flugo el Moskvo daŭras dek horojn, dum kiuj la nacia aviadkompanio montras elekteblon de diversaj lokaj kaj usonaj filmoj (mi ĝuis la vjetnaman kriman komedion pri Majstro Long, ĉefe pro la sono de la lingvo, la subtitoloj por kompreni haveblis).
Januara Njaĉano estas tre brua loko, certe tre varma, se kompari kun Rusio, sed malvarmeta rilate la klimaton de la cetero de la jaro tie. La maro ondiĝis multe, pro kio nia ĉemara 15-etaĝa hotelo ne estis tre oportune lokita. La grandaj ondoj tamen kaŭzis la agrablan eblecon iom esplori la urbon kaj la ĉirkaŭaĵojn.
Kvietaj plaĝoj por la onda tempo en Njaĉano situas en la insula ripozejo Vinpearl kaj ĉe la iama vilao de la imperiestro Bao Daj (certe povas esti aliaj lokoj, ni vizitis nur tiujn du). La imperiestra vilao estas tre trankvila, serena loko, kun iom da bela arkitekturo kaj tre komforta vidaĵo. Eniro tien kostas nur 15 mil dongojn, plus sunbana seĝo kontraŭ 10 (25 mil dongoj ~ 40 rubloj / 1 eŭro). Eniro al Vinpearl aspektas kiel longega telfero trans la markolo kaj kostas ŝajne 500 mil dongojn — kontraŭ tiu mono tamen eblas uzi multegajn amuzilojn surloke sen ajna pago (manĝaĵo kaj trinkaĵoj ja kostas monon aparte).
Iom sude de Njaĉano ni trovis novan kot-kuracejon, kiu suprizis nin per sia granda parko kun tre dense lokitaj vidindaĵoj, florbedoj, vido al la ĉirkaŭaj montoj. Pro la montoj forta vento neniam estas tie, la etoso estas tre komfortiga. Krome por la relative malvarmaj tagoj tie estas varma baseno.
En iun tagon ni vojaĝis el Njaĉano al Dalato, montara ripozloko, kies iom levita situo mildigas la klimaton. Dalato estas grava altirloko por la interna turismo en Vjetnamio, i. a. populara loko por fari nuptofeston, venas tien ankaŭ miloj da eksterlandanoj. Kutime oni tre laŭdas vizitojn al Dalato, ankaŭ ni tre ŝatis la urbon kaj la ĉirkaŭaĵojn, sed estis vere freneza ideo vojaĝi tien por unu sola tago: necesas vojaĝi por almenaŭ tri. La vojo inter Dalato kaj Njaĉano estas eble iom tro montara, dum la rea veturado ni plurfoje kaptis densan nebulon, intertempe ankaŭ noktiĝis, do en tiaj danĝeraj lokoj ni veturis ne pli rapide ol piediranto promenas.
Mi tre ŝatis viziton al Vjetnamio. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis kontakti lokajn esperantistojn en Njaĉano: ekster la kutima por mi maniero estas tre malfacile kompreni la lokan kulturon. Jes, mi gustumis specimenojn de la loka kuirarto, jes mi foje parolis kun lokanoj en la rusa, la angla aŭ la franca — sed ĉiam la kvalito de tia komunikado estis tro piĝineca por realigi mian simpation al tiu lando kaj popolo. Nu eble iam sekvafoje…