Belarusio ne plu serioze planas transiri al rusia rublo

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

La 4an de junio 2002 prezidentoj de Rusio kaj Belarusio subskribis planon de komuna agado cele al valuta unuiĝo de la du landoj. La limdato por enkonduki la uzon de rusia rublo en Belarusio tiam estis anoncita la 1a de julio 2004. Sed en la jaro 2003 la limdato estis forŝovita al la 1a de januaro 2005. Ankaŭ la 1a de januaro feste pasis, sed belarusiaj civitanoj plu uzas en sia lando lokan valuton, nomatan en popolo «leporetoj» pro la desegnaĵoj de diversaj animaloj sur la banknotoj.

Kiam pasintjare en rusia mara ripozloko Soĉi kunvenis Vladimiro Putin kaj la belarusia prezidento Aleksandro Lukaŝenko, ili konfirmis sian daŭran emon proksimigi la du ŝtatojn. Interalie, ili nomis la novan daton de valuta unuiĝo: la 1a de januaro 2006. Tamen ankaŭ tiu dato povas malĝojigi la unuiĝemulojn — laŭ elpaŝo de ekonomiisto Tatjana Valova, kiu tamen emfazis, ke temas nur pri ŝia persona prognozo. Necesas konsideri, ke Tatjana Valova estas inter la personoj, kiuj senpere okupiĝas pri enkonduko de rusia rublo en Belarusio kaj la ligitaj demandoj, do ŝi bone imagas al si la tutan aferon.

La valuta uniĝo povus esti profita por ambaŭ ŝtatoj: belarusiaj fabrikoj povus ricevi pli fidindan ilon por monĝirado inter si, ekonomioj de ambaŭ ŝtatoj ricevus aldonan puŝon. Jam nun, sen la komuna valuto, la jara var-interŝanĝo inter Belarusio kaj Rusio superas totalon de 16 mlrd. dol. Tamen iĝas malpli kaj malpli kredeble, ke la unuiĝaj perspektivoj realiĝos.


Первый фестиваль языков в Минске, весна 2013 года. Miaj impresoj pri la evento.