Nova ŝtata festo de Rusio mirigas polojn

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

Rusia parlamento laboras nun pri ŝanĝoj en la listo de ŝtataj festoj (oficialaj feritagoj). Laŭ la diskutata propono rusianoj ne plu festos oficiale la tagon de Konstitucio (12 dec) kaj la tagon de Konkordo kaj Repaciĝo (7 nov, la dato de la Socialisma Revolucio, okazinta en 1917). Anstataŭ la 7a de novembro oni festos la 4an de novembro, kiu nomiĝos «Tago de Popola Unueco». La 4an de novembro en la jaro 1612 Moskvo estis liberigita de polaj invadintoj fare de popolaj taĉmentoj.

La tutserioze diskutata en la Parlamento propono vekis kompreneblan nekomprenon inter la pliaĝuloj, kiuj taksas forigon de la 7a de novembro el la oficiala festaro kiel revenĝon de la nuna registaro kontraŭ la mortinta socialismo. Pluraj homoj, speciale en malriĉaj regionoj, kun nostalgio rememoras sovetian tempon kaj ne volas perdi la feston, kiu ligas ilin al la pasinteco.

Interesas la reago de poloj al la nova parlamenta iniciato. Komence de decembro dum evento en informagentejo „Rosbalt“ pri la festoproblemo parolis pola konsulo en Sankt-Peterburgo historiisto profesoro Ĥeronimo Grala. La konsulo diris precize jenon: „La nova festo ne ofendas nacian dignon de poloj, sed mirigas ilin“. Li ankaŭ emfazis, ke la 4a de novembro apenaŭ estas la preciza dato de kapitulacio, kaj aldonis, ke la kapitulaciinta armeo ne vere estis precize „pola“, ĉar en ĝi estis ankaŭ ukrainoj, belarusoj, litovoj kaj influhavaj rusoj. La pola diplomato esprimis bedaŭron, ke inter la ellaborintoj de la nova festaro „ne partoprenis rusa intelektularo, i. a. fakuloj pri historio, kiuj sciintus verkojn pri la temo, ekzemple tiujn de Kluĉevskij kaj Kostomarov“. La evento en informagentejo „Rosbalt“ estis speciale dediĉita al la nova festaro.

„La libera silvestra semajno de la 1a ĝis la 5a de januaro estas bona ideo, sed pri la novembra festo mi ege malkontentas. Iu marasmo! Ĉu ne sufiĉas inter ni malŝatoj kaj miskomprenoj?!“ — demandas knabino kun kaŝnomo Flava Submarŝipo, fondinto de virtuala amikaro de ŝatantoj de Pollando en ruslingva blogaro diary.ru.

Multaj rusianoj estas zorgigitaj de la ŝanĝoj en la festaro, pro diversaj kialoj. La koncernajn leĝoŝanĝojn tamen la rusia parlamento ne jam finakceptis.