Rusio provokas Usonon. Aŭ male

Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la germana komentojn de legantoj de «Focus».

Estas interese, ke multaj ja defendas Rusion: «Je kiu distanco de rusia marbordo estis la aviadil-portanta ŝipo kaj je kiu distanco de la usona? Nur sciante tion eblas juĝi, kiu provokas kiun». Aŭ: «Usonaj armeanoj militservas en 163 landoj, entute 285 mil homoj. Kiel aspektus la mondo, se la rusoj agus same?» Kaj eĉ tiel: «Teritorio de Usono estas do la tuta mondo, dum Rusio devas limigi sin nur je Siberio, ĉu tiel?!»

Kiel esperantisto, mi jam delonge scias, ke homoj en diversaj mondopartoj estas mirinde afablaj, sinceraj kaj bonvolaj. Tamen mi, evidente, daŭre restas ĉe kelkaj antaŭjuĝoj. Eĉ nun, vidinte tiujn komentojn per miaj propraj okuloj, mi daŭre serĉas iujn klarigojn, kiuj konformus al miaj antaŭjuĝoj: ekzemple, mi demandas min, ĉu la por-rusiaj komentoj estis faritaj de la rusi-devenaj germanoj, da kiuj estas dekmiloj en Germanio?..

Cetere, mi planas de temp’ al tempo blogi en Esperanto pri la temoj, kiuj estas aktive diskutataj en Ru-reto (ruslingva Interreto). Laŭ mia imago tio povus esti interesa por internacia legantaro. Ĉu eble mi eraras?

Merkel kaj Bush diskutas. Prenita el paĝaro de Focus (ligilo kondukas al la tuta galerio)

2 thoughts to “Rusio provokas Usonon. Aŭ male”

  1. interesan fakteton vi elfosis! en TV EuroNews me ne auxdis pri tion!
    Nu verdire, al mi tio ne sxajnas kiel grava afero. Superflugis aux ne, kiu zorgas. Usonanaj estas, kile cxiuj scias, dik-hxautaj, ricxaj homoj, kaj klopodas nur pri siaj interesaj…

  2. Eble Rusio ne pravas, sed oni devas konfesi tiun fakton, ke Usono tute perdis la konsciencon: ĝi jam delonge ne plenumas kondiĉojn de kun Rusio subskribitaj kontraktoj pri disarmado. Al mi ŝajnas, ke amerikanoj devas finfine kompreni — ili ne estas la plej potenca lando en nia mondo. Ili ne devas forgesi, ke al ili ne apartenas la tuta mondo kaj ankoraŭ unu fojo memorigi ilin pri tio ni povas. Por profilaktiko… :)

Комментарии закрыты