En Ukrainio okazos ripeto de la dua rondo de prezidentaj elektoj

Teksto, kiun mi verkis por Ĝangalo, ne plu ekzistanta informkanalo en Esperanto. Mi hazarde trovis ĝin en la poŝtkesto kaj publikigias sub la dato, kiam ĝi estis verkita.

La prezidentaj elektoj en Ukrainio ne finiĝis per venko de Viktoro Janukoviĉ, kiel trorapidis informi Ĝangalo la 25an de novembro. Amasaj protestoj de subtenantoj de la dua kandidato, Viktoro Juŝĉenko, kaŭzis juĝproceson en la Supera Juĝejo de la orient-eŭropa lando. La Supera Juĝejo verdiktis neatendite por multaj: la dua rondo de prezidentaj elektoj estos ripetita en Ukrainio.

Se rakonti pli detale, la Juĝejo verdiktis, ke la decido de la Centra Voĉdona Komisiono estis neleĝa, ĉar la Komisiono anoncis la rezultojn antaŭ ol kontroli, ĉu estis falsigoj. Baldaŭ en Ukrainio okazos ankoraŭ unu rondo de prezidentaj elektoj. Tamen, tion fari ne estas facila tasko, ĉar en Ukrainia leĝaro mankas leĝa bazo por ripeto de la dua elekta rondo: onidire, tia bazo entute mankas en leĝaro de iu ajn lando. La ŝtata parlamento nun haste preparas la bezonatan leĝon. Mem Viktoro Juŝĉenko, la unufoje malgajninto, sukcesis publike anonci, ke „hodiaŭ Ukrainio faris plian paŝon direkte al demokratio“.

Subtenantoj de Viktoro Juŝĉenko daŭre blokas kelkajn administrejojn en la landa ĉefurbo Kievo. Malgraŭ la favora decido de la Supera Juĝejo, miloj da liaj ŝatantoj plu premas la landan eliton, nun postulante eksiĝon de la tuta registaro (kiun gvidas nun premiero Janukoviĉ). La protestantoj en la stratoj de Kievo ricevas manĝon, kun ili laboras psikologoj ktp.

Iliaj kontraŭuloj, loĝantoj de orienta kaj suda Ukrainio, sentas sin ofenditaj pro la tuto. „Kial oni multege parolas pri iuj falsigoj en Oriento, sed neniam pri falsigoj en Okcidento? Kial en Okcidento tiom granda procentaĵo venis voĉdoni, se multegaj laboras eksterlande?“ — demandas Aleksanro, leganto de portalo Lenta.ru el orienta Ukrainio. La kontraŭstaro atingis eĉ tian punkton, kie sonas proponoj pri elekto de du prezidentoj — de Oriento kaj de Okcidento — kiuj regus la landon sinsekve, estante jen prezidento, jen premiero.

Ni rememorigu, ke la unua voĉdono de la dua rondo okazis en Ukrainio la 21an de novembro. Post kalkulo de voĉoj la Centra Voĉdona Komisiono de la lando anoncis s-ron Janukoviĉ la gajninto. Laŭ datumoj de la Komisiono li ricevis 49,46% de voĉoj, dum lia oponento s-ro Juŝĉenko — 46,61%. Opozicio rifuzis agnoski tian rezulton — tute logika konduto, ĉar Juŝĉenko eĉ antaŭ la elektoj anoncis „ni povas malgajni nur kaze de falsigoj“. La 3an de decembro la Supera Juĝejo kontentigis postulon de opozicio kaj anoncis, ke la okazinta voĉdono ne estis laŭleĝa.

La nova dua rondo de prezidentaj elektoj en Ukrainio okazos la 26an de decembro.