Estas nur mardo, sed ĉio ŝanĝiĝis

En Sud-Osetio pasint-dimanĉe okazis prezidentaj elektoj. En la dua fazo de la elektoj konkuris du kandidatoj: ministro pri ekstremaj okazoj (katastrofoj) Anatolij Bibilov kaj eksa ministro pri edukado s-ino Alla Ĝiojeva.

Alla Ĝiojeva voĉdonas en la unua fazo de la prezidentaj elektoj. Foto de Katerina Puĥajeva
Alla Ĝiojeva voĉdonas en la unua fazo de la prezidentaj elektoj. Foto de Katerina Puĥajeva
Laŭ la anticipaj rezultoj, anoncitaj lunde, Ĝiojeva gajnis la elektojn kun pli ol dekprocenta diferenco. Tamen jam hodiaŭ la Supera Kortumo de la respubliko anoncis, ke la elektoj estas nevalidaj pro rimarkitaj dum ili misoj. Laŭ la loka leĝaro tio interalie signifas, ke Alla Ĝiojeva, rigardata kiel unuiga opozicia kandidato, ne povos partopreni la rean okazigon de la elektoj, kiu estas (jam!) fiksitaj al la 25-a de marto 2012.

Interalie la nevalidigo de la elektoj signifas plilongigon de regado de Edvardo Kokojti, kiu ne partoprenis la prezidentajn elektojn pro la konstitucia normo, kiu malpermesas elektiĝi pli ol dufoje laŭvice.

Subtenantoj de Ĝiojeva jam insistas, ke ilia kandidato estu rekonita. Se tio okazus, ŝi enirus en la postenon dek tagojn post la oficiala anonco de la rezultoj, do certe antaŭ la nova jaro. Ĝis la iom subita decido de la Supera Kortumo ŝi jam sukcesis ricevi kelkajn gratulojn, inter ili ankaŭ oficialajn.

Ĝis antaŭ nelonge reprezentantoj de Sud-Osetio ŝatis emfazi, ke en la respubliko funkcias demokratia elektado de registaro, dum en Kartvelio, de kiu Sud-Osetio sendependiĝis komence de 1990-aj, pacaj ŝanĝoj de prezidentoj ankoraŭ neniam okazis. La bela renomo nun povas certe difektiĝi.