Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev

Автор: В. Иванов. Записано 04.06.2009 в 04:16

Popularega rusia retano kaj aspektigisto Artemij Lebedev ŝatas vojaĝi kaj povas tiun ŝaton pripagi. Kiel profesia kaj delonga aspektigisto, li scipovas bone foti kaj rimarki interesajn aĵojn. Siajn fotojn li elmetas ĉe tema.ru/travel kun, foje iom acidaj, komentoj. Atentu, ke la rubriko pri vojaĝaj fotoj eĉ nomiĝas en Esperanto: Veni, Vidi ;)

Jen du interesaĵoj, kiujn mi trovis ĉe Lebedev hodiaŭ kaj kiuj povus interesi internacian publikon, se elstarigi ilin elpost la lingva baro:

1. Foto el fore orienta rusia urbo Ĥabarovsk (vidu en Vikipedio pri la urbo). Dum la intercivitan milito post la oktobra revolucio Siberio kaj Fora Oriento estis inter la lastaj „blankulaj“ terenoj. En Ĥabarovsk konserviĝis memortabulo, kies teksto tradukeblas tiel: „En tiu ĉi loko la 5-an de septembro 1918 blankuloj brutale torturis [ĝis morto] 16 aŭstro-hungariajn milit-muzikistojn, kiuj simpatiis la sovetan potencon“.

Ĥabarovsk, memortabulo omaĝe al aŭstro-hungariaj muzikistoj, mortigitaj en 1918. Fotis Art. Lebedev // tema.ru

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)

Cetere, unu el la plej elstaraj E-verkistoj Julio Bagi (Baghy) laŭ sia propra sperto sciis, kiel aŭstro-hungarianoj trafis la Foran Orienton de Rusio. Li ankaŭ multe verkis pri tio: oni parolas pri la „siberiaj romanoj“ de Baghy, inter kiuj la plej facile legebla estas certe la „Verda koro“, intencita kiel legolibro por komencintoj.

2. Alia interesa foto, ĉe kiu pli gravas la teksta komento, estas pri la plej esperantista urbo de Rusio — la mondkonata Ĉeboksaro. Necesas komenti, ke en Esperantio tiu urbo estas multe pli konata, ol en reala „gaĝa“ vivo. Do, Lebedev elmetas tre belan foton de la „Ĉeboksara golfo“ ĉe sunsubiro kaj komentas:

Malantaŭ tiu neloga nomo (mi ĉiam certis, ke en Ĉeboksaro ne povas esti bone) kaŝis sin paradizo. Tonditaj deklivoj, fontanoj el akvo, ripozantaj labortage homoj, varma vespero. Kutime tiajn bildojn oni metas sur kovrilojn de reklamlibretoj. Ne urbo, sed sanatorio.

Ĉeboksaro kiel ĝin fotis Artemij Lebedev en 2008 // tema.ru

(pli kvalita foto en ĝia kunteksto ĉi tie)

Mi havis la saman impreson pri tiu feliĉa urbo, kiam mi vizitis ĝin por prezenti la osetan kaj loglanon en ĝia mojosa lingva festivalo en 2004. Sed tio ne mirindas, mi estas facile kortuŝata persono; estas multe pli mirinde, ke tian komenton faris Lebedev, kutime sarkasma pri io ajn.

Cetere, mi planas iri al la ĉi-jara lingva festivalo en Ĉeboksaro kun la tuta familio. Devas esti interesa sperto, eĉ malgraŭ la malpli bela vetero en oktobro.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• Hodiaŭaj fotoj kaj kiel nomi ilin finne

Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi...

• Foririnta civilizo: mirindaj fotoj

Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj...

• Zagrebo ne egalas Budapeŝton

La plej fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev ne trovis multon interesan en Zagrebo. Krome, li akuzis pri idioteco kreinton de kroataj...

• Ruslingva blogaro redesegnas Leninon

Fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev en sia VivĴurnala blogo lanĉis konkuradon pri ŝanĝo de la fama pentraĵo fare de V. A....


Теги: , , , ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »


Комментарии к записи „Du fotoj el vojaĝoj de Lebedev“

  1. Ничего не понял, кроме текста картинки и того, что это из путевых заметок Артемия Лебедева, но полагаю, что запись стоила бы публикации и по-русски :)

  2. По-русски всё есть у Артемия; это как бы просто перевод для иностранцев, которые бы иначе никогда не нашли этих глубин :)

  3. То есть Ваша рубрика «En Esperanto» для того и есть, чтобы её и иностранцы могли читать?

  4. Ну русские эсперантоязычные тоже читают, конечно. Но она транслируется на паре аггрегаторов типа e-planedo.kerno.org, а там публика международная.

Поделитесь мнением



стр. 1 из 0