Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj spuroj (forlasita tekniko kaj neuzataj konstruaĵoj). Ne ĉiuj, sed mirinde multaj homoj, mi scias, aprezas tiajn fotarojn. Do, jen donaco al samgustanoj el Esperantujo.
La unua fotaro estas pri la uranaj minejoj en populara sud-rusia ripozloko ĉirkaŭ la urbo Pjatigorsk (estas tie deko da proksime lokitaj urboj, plejparte ripozejoj ĉe fontoj de minerala akvo). En la fama monto Beŝtaŭ (kaj en la malpli fama Bik) estis, kiel evidentiĝis, uranaj minejoj, ekfunkciintaj fine de la 1940-aj jaroj. La minejoj jam longe ne funkcias (pro elĉerpiĝo de industrie minebla urano tie), kaj entuziasmuloj ŝatas tie promeni por fari belajn fotojn kaj ricevi sian dozon de danĝera radiado…
La fotaron akompanas ruslingva intervjuo pri la situacio ĉirkaŭ la minejoj. Se kredi la komentojn, parton de la fotoj la fotintoj faris dum la pasinta NovJara festo, kiun ili pasigis en la forlasita minejo…
La alia simila fotaro temas pri la „malaperinta maro“ — Aralo. Grupo de fotoentuziastoj vojaĝis pasintaŭtune en Uzbekio, en la lokoj kie iam estis la suda bordo de la Arala Maro (fakte ĝi estas salita lago). Fotoj de la iama fundo, de la restintaj en dezerto ŝipoj kaj aliaj estas tre impresaj.
La Arala Maro rapide malaperadis dum la fino de la 20-a jarcento. Rezulte multaj fiŝkaptistaj loĝlokoj troviĝas kelkdek kilometrojn (!) for de la maro, multaj iĝis pro tio neloĝataj. En norda parto de la salita lago oni sukcesis konstrui grandan digon, pro kio la norda (plene en kazaĥia teritorio) parto de la lago „resaniĝas“ (akvo de Sirdarja restas plene en tiu malpli granda parto de Aralo). Pri tio ruse.
Kiel rakontas la partoprenanto de la fotoekspedicio, antaŭ nelonge sur la fundo de Aralo oni trovis restaĵojn de antikva urbo. Arkeologoj esploras ĝin nun por kompreni, en kiu epoko estis konstruita tiu urbo. Estas ja interese, ke iam oni konstruis urbon, kiun poste plene kovris la akvo kaj nun, post la refoja foriro de la akvo, oni povis trovi sur la iama fundo konstruaĵojn kaj tombojn. Unu el la hipotezoj pri Aralo estas, ke la akvonivelo en ĝi ofte ŝanĝiĝas pro nekonataj kialoj kaj ke eble homaro ne tiom multe kulpas pri ŝrumpiĝo de la maro.
Ĉu vi ŝatis la fotojn samkiel mi?
Комментарии закрыты