Hodiaŭaj fotoj kaj kiel nomi ilin finne

Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.

Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:

Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.

Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj

Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k’am].

Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)

Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.

2 thoughts to “Hodiaŭaj fotoj kaj kiel nomi ilin finne”

  1. Tamen, la uzo de partitivo ne estas nur por ĝuste tri da io, sed ĉiam kun numeralo (krom unu):
    0 nolla kuvaa
    0,5 puoli kuvaa
    1 yksi kuva
    2 kaksi kuvaa
    3 kolme kuvaa
    10 kymmenen kuvaa
    100 sata kuvaa
    1.000.000 miljoona kuvaa
    5.123,5 viisituhattasatakaksikymmentäkolme ja puoli kuvaa

    kaj ankaŭ kun kelkaj aliaj numeralecaj vortoj:
    monta kuvaa (multaj fotoj)

    Pluralan nominativon oni uzas en la plej multaj kazoj, kiam estas pli ol unu da io, kaj ne estas numeralo antaŭ la vorto:
    kuvat (plej ofte tradukebla «LA fotoj»)
    kaikki kuvat (ĉiuj fotoj)
    useimmat kuvat (la plej multaj fotoj)

    Foje tamen necesas plurala partitivo, ĉefe se la signifo estas «parto el tuto»:
    kuvia (ofte tradukebla per «IOM DA fotoj)
    paljon kuvia (multe da fotoj — sed ne ĉiuj ja!)
    satoja kuvia (centoj da fotoj, neekzakta kvanto)
    hienoja kuvia (belaj fotoj, la nominativa «hienot kuvat» plej ofte signifas «LA belaj fotoj»)

    El mia vidpunkto la rusa sistemo estas pli komplika se temas pri numeraloj, ĉar estas tri diversaj kazoj por diversaj kvantoj da io:
    1 рубль
    2 рубля
    3 рубля
    4 рубля
    5 рублей
    100 рублей
    101 рубль
    ktp…

    Plej komplike estas tamen, kiam poste oni devas deklinacii tiujn kombinojn, ĉar tiam la uzo de diversaj kazoj dependas de pluraj variabloj. Tion mi ne vere bone lernis ĝis nun :-(

  2. > la uzo de partitivo ne estas nur por ĝuste tri da io

    Dankon, vi tre bone kaj reuzinde klarigis.
    Tamen mi jam ĉe skribado de la notico sciis, ke partitivo estas uzata:
    * kiel akuzativo oftege (ymmärrä minua, ekz.)
    * ĉe numeraloj kaj mezurvortoj (do, certe ne nur ĉe tri)
    * por iusence distingi inter as-tempo kaj os-tempo (legi libron partitive subkomprenas, laŭ oni, ke ĝi estos daŭre legata, dum legi libron akuzative signifas, ke mi tralegos ĝin tute).

    > El mia vidpunkto la rusa sistemo estas pli komplika se temas pri numeraloj…

    Totta kai. La slavaj numeraloj (en la pola estas tute sama sistemo, kiel en la rusa, pri uzo de kazoj ĉe numeraloj) estas aparte komplikigitaj. Kie anglalingvaj programistoj metas «se variablo egalas al unu, skribu «month», alikaze «months»», ruslingvaj programistoj metas specialan funkcieton, kiu kontrolas, je kio finiĝas la numeralo por elekti la ĝustan kazan formon de vorto…

    La finna sistemo pri tio estas multe pli facila, ol la rusa.

    > Foje tamen necesas plurala partitivo…

    Tion kaj ankaŭ deklinacion de kunnumeralaj kombinoj oni preparis speciale por distingi siajn disde la lernintaj. :) Espereble la lernintoj povas esperi esti komprenataj per neniama uzo de plurala partitivo kaj simplaj kazaj formoj ĉe numeraloj. :) Certe mia ambicio superas tian nivelon, sed praktiko montras, ke mi kutime ne saltatingas miajn ambiciojn… :)

    Refoje dankon pro la utila komento. Aparte interesas la multaj ekzemploj, kiujn vi donis, mi trastudos ilin. La vorton „monta“ (monta kuvaa) mi ŝajne jam memorfiksis, ĝi similas esperantaĵon.

Комментарии закрыты