Fotoj en nia vivo kaj en lingvoj

Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.

Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.

Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj

Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaikiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k’am].

Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)

Plejparto de konataj al mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.