Burokrataĵoj | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

Burokrataĵoj

Автор: В. Иванов. Записано 16.11.2007 в 19:05

Mi ĝenerale tre ŝatas mian landon, eĉ ŝategas ĝin. Sed pro la feŭda sistemo de domicilo mi nun apenaŭ povas ricevi eksterlandan pasporton por fari kelkajn relative urĝajn vojaĝojn, al kiuj mi estas invitata…

Por ricevi la pasporton mi devus nun ĉion lasi kaj vojaĝi por eble unu monato al mia hejmurbo, kie mi naskiĝis. Verdire, mi ŝatus tion: estas nun varme kaj agrable en Vladikavkaz, mi revidus la gepatrojn kaj la konatojn… Sed la vojaĝo ne estas facila, nek rapida, nek malmultekosta; kaj mi certe ne havas variantojn forlasi la laboron kaj la familion por plena monato.

Povas okazi ke mi devos provi aranĝi tion dum unu semajno. Eĉ tiam povus esti serioza financa bato por mi.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• La viza sistemo sux

Hodiaŭ mi telefonis al mia peranto pri la ricevo de finnlanda vizo. Ni planis ricevi la trimonatajn vizojn hodiaŭ, lunde, post...

• Mislegitaj

Fragmento de usona filmo kun famegaj aktoroj en la ĉefaj roloj, sone tradukita en la rusan. En la komenco studia profesiulo...

• Samloka laborado furoras

En rusia Jekaterinburg ekfunkciis la unua en Rusio oficejo de samloka laborado (angle kaj ruse ĝi nomiĝas co-working). Ĉirkaŭ deko da...

• iPhone venis en Rusion, kiam oni ne plu bezonis ĝin

„Eblas kuraĝe konstati, ke liverantoj sidiĝis en iFlakon“, — kalamburas unu el la komentantoj sub la artikolo titolita „Malrapida starto“. Artikolo...


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 7 »


Комментарии к записи „Burokrataĵoj“

  1. Cxu diversaj turism-agentejoj ne povas helpi?

  2. Intertempe mi trovis nur solan, kiu promesas fari la e. p. sen domicilo; sed tia plezuro kostos 8,5 mil. Kontraŭ tiu mono mi kun pli granda plezuro vojaĝus al Vl-z.

    Do, plej verŝajne la afero solviĝos, sed ne tiel rapide kaj nemultekoste, kiel povus, se mi estus blankulo se mi loĝus en la sama loko, kie mi naskiĝis. )))

  3. Rusio, tamen, estas granda…
    Eble oni simple zorgas, ke vi ne forgesu naskigxlokojn? ;)

  4. Nu imagu, se mia naskiĝloko estus ie kvincent kilometrojn for de Krasnojarsk… Tiam mi iĝus fakte senveturkapabla rilate eksterlandon. En mia kazo almenaŭ teorie eblas vizito al naskiĝloko.

  5. Alia demando, kiu frenezigas min: por kio oni ŝanĝu la eksterlandan pasporton ĉiujn kvin jarojn?!.. Mi ja havis ĝin anticipe, estus ege oportune, se ĝi validus almenaŭ dekkvin jarojn.

  6. Kaj kial oni devigas veturi al naskigxloko por havi la pasporton?
    Kaj se homo naskigxis eksterlande?

  7. Temas ne pri naskiĝloko, vere, sed pri domicilo (propisko). La sistemo estis elpensita kiel sufiĉe justa (kie homo loĝas, tie li estas registrita), sed fakte granda parto de la loĝantaro ja loĝas ne tie, kie ili estas «alskribitaj»…

Поделитесь мнением



декоративные краски и штукатурки. . комбайн кухонный и кухонный комбайн tefal москва.

стр. 1 из 0