Denove pri la sama temo: kiom da ni?

Nur tre pigra esperantisto ankoraŭ ne komentis centfoje pri la demando: «Kiom da E-parolantoj estas en la mondo». Mi ne estas inter la plej pigraj kaj komentu pri tio denove.

Ĵus mi legis en «Libera Folio» (inter la komentoj al la artikolo pri Ipernity):

Mi ne ŝatas tiun nombron [2 milionoj] ĉar ĝi estas mensogo aŭ almenaŭ revpensado, neniel kongrua kun la realo. Ĝi kongruas nek kun la membraro de niaj asocioj, nek kun la eldonnombro de niaj gazetoj kaj libroj (maksimume kelkaj centoj, kiuj preskaŭ neniam elĉerpiĝas eĉ post jardekoj) ktp.

…Dume oni mensogu al si mem aŭ al Iperneco, ĉiel ajn neniu tion atentos…

Mi pensas tamen, ke ekzistas grava diferenco inter la vendado de libroj (necesas, ke la libro plaĉu ĝis la grado de aĉetdeziro; necesas, ke estu mono kaj tempo por legado; necesas finfine atingi la vendejon) kaj uzado de retservoj (senpage, de ajna loko kun interreta konekto). Libroj povas esti vendataj po cent aŭ, en la sukcesaj kazoj, kelkmil, sed tio ne signifas, ke en la Reto ne povas kolektiĝi dekmilo aŭ centmilo da uzantoj de certa bone esperantigita (ankaŭ en la senco de adaptiĝo al la bezonoj de esperantistaro) servo.

Нет комментариев к Denove pri la sama temo: kiom da ni?

  • Krome, ekzistas homoj (kiel mi) kiuj jam delonge nek acxetas librojn, nek partoprenas arangxojn, nek membras ie ajn, ktp, tiaj «esperanto-pasivistoj» :)
    Tamen ili kaj mi restas E-parolantoj :)))

  • Pli-malpli ĝusta rimedo por pritaksi nombron de Esperanto-parolantoj estas aparta interesa temo. Mi eĉ ne povas imagi iun taŭgan vojon por tiu. Ĉu en rezultoj loĝantarcensoj en diversaj landoj ĉeestas datumo pri fremdaj lingvoj?

  • > Ĉu en rezultoj loĝantarcensoj en diversaj landoj ĉeestas datumo pri fremdaj lingvoj?

    Pri censoj estas multaj problemoj.
    Ne en ĉiuj landoj censoj okazas aŭ okazis aktuale.
    Krome, ne ĉiu esperantisto mencios Esperanton en rubriko «fremdaj lingvoj» (ekz., ĉar por ruso ĝi ne estas «eksterlanda lingvo», kiel ofte nomiĝas la rubriko ruse). Kelkaj esperantistoj, kontrastaj al la ardaj propagandistoj, evitas mencii sian posedon de Esperanto.

    Krome, censoj ĝenerale inter la lingvistoj estas konsiderataj malbona informejo pri la kvanto de lingvoposedantoj (ĉar, ekz., en la kazo de etnaj lingvoj en Rusio oni oftege diras, ke iu etna lingvo estas kaj posedata, kaj «la denaska», dum fakte temas nur pri etna identeco de la respondanto, kiu lasta en realeco ne povas ĝuste kunmeti du vortojn en tiu «denaska» lingvo).

    Do, censoj estas sentaŭga fonto de informo ĉi-kaze…

  • Ja.
    Kalkuli vin iamaniere entute ne eblas.
    Sed vi ja estas tre bona potenciala uzanto de E-lingvaj servoj kiel Ipernity.com (kiu cetere ĝis nun ne ekzistas en la rusa).

  • Verŝajne ne tro preciza informo pli bonas ol nenia. Rezultoj de censoj almenaŭ donas iun deirpunkton por iel pritaksi la nombron. Kion vi pensas pri enketoj? Do tio estas kutima rimedo de sociologio. Sendube estis organizataj esploroj pri scio de loĝantaro pri fremdaj lingvoj?

  • » Rezultoj de censoj almenaŭ donas iun deirpunkton por iel pritaksi la nombron.

    En lingvoscienco estas fakto, ke eĉ ne donas deirpunkton. Oni mencias rezultojn de censoj en artikoloj ktp., ĉar ne havas aliajn nombrojn simple.
    Pli seriozaj specialaj esploroj kun detala enketado kaj «ekzamenetoj» estas pli bona bazo por pritaksoj. Tamen realigi tian esploron por tre dissemita esperantistaro apenaŭ eblas.

    Mi ne ŝatus, ke iu kolektu rezultojn de censoj pri esperantistoj; jen kial:
    — ĉar, kontraste al etnaj lingvoj (kiam parto de neparolantoj mencias ian lingvon nur pro sia etna aparteno), parto de esperantistoj ne nomos Esperanton inter la reale posedataj lingvoj;
    — ĉar kelkaj censoj neglektas rezultojn pri la lingvoj, kiuj ne interesas certan ŝtaton (kaj la «inventitaj» lingvoj estas la unuaj kandidatoj).

    I. a. ĝis nun ne estas konate, kiom da rusianoj menciis Esperanton inter la parolataj lingvoj dum la lasta censo.

  • Slavik, kiom da esperantistoj estas en la mondo laŭ vi? Supozu ni, ke esperantisto estas persono, kiu konas gramatikon de la lingvo kaj kies vortaro ebligas komprenadon de porinfanaj verkoj.

  • Ne tentu min. Mi simple ne havas respondon. Tamen mi certas, ke tromodestaj pritaksoj de kelkaj esperantistoj (ekz., pri dek mil personoj) estas subtaksoj. Laŭ mia impreso, estas pli ol cent mil personoj, kiuj komprenas la lingvon bone ĝis la grado de memstara uzado, interesita legado ktp.

    Nur en nia lando estas kelkmil tiaj personoj.

  • la tre similan skribis NMihajlenko, sed li certe aldonus specifajn vortojn al tio…

Оставить ответ

Вы можете использовать эти HTML тэги

<a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <s> <strike> <strong>

  

  

  

Amikeco.ru попытается взять ссылку на вашу последнюю запись по указанному выше адресу

Реклама

Предложения