Denove pri esperantigo de propraj nomoj en Esperanto

Per komento de Mevo (Paŭlo Moĵajev el Krimeo) oni denove ekdiskutis pri eventuala esperantigo de ĉiu propra nomo en Esperanta Vikipedio. Mi jam delonge perdis tutan eblan ardon pri la demando, sed tamen ne detenis min de mia komento. Sube mi republikigas ĝin:

Temas pri grava interkultura konflikto, kiu ripetiĝas denove kaj denove. En okcidenta Eŭropo, kiu hazarde estas centro de moderna Esperantujo, oni tre kutimas lasi originalajn naciajn skribajn formojn sen zorgi pri eventuala (voĉ)leganto; la legantoj kutimas akcepti tiajn nomojn kiel var-markojn aŭ hieroglifoj — sen eĉ provo legi tion, nur grafike.
Tia praktiko certe ne estas internacia: la grandaj lingvoj araba, ĉina, japana kaj rusa ĉiam alproprigas ĉiun nomon al sia skribsistemo kaj sia fonologio. Kvankam kripleco de la situacio en Esperantujo «ĵetas sin en miajn okulojn», mi jam alkutimiĝis, ke ofte eĉ ne eblas klarigi al averaĝa (legu eŭropa) esperantisto, pri kio estas la problemo (eĉ ne kial ĝi estu solvata per esperantigo de ĉiu nomo).
Nur por disbati kelkajn popularajn mitojn pri la temo mi atentigas pri du aferoj. Unue, NPIV, tre aŭtoritata vortaro, ja uzas aŭdacajn esperantigojn tre multe (ekz., en plena esperantigo de nomoj kun eĉ finaĵo -o ĉe virinaj nomoj). Due, interkonsento pri esperantigo de rusaj nomoj, tute kontraste al mia (kaj al la ĉi-supra de Marcos) timeto, pasis relative glate kaj senkonflikte. Do, nek temas pri io vere universala en Esperantujo (se NPIV ne sekvas tiun «universalecon»), nek temas pri io tute neatingebla aŭ tro revolucia. Sed mi pesimismas pri ŝanĝo de kutimoj en eo.wiki kaj ne havas entuziasmon forte subteni la proponon de Mevo. Jam bonas, ke ni faris plian unu paŝon: do, eble, post dekjaro io ŝanĝiĝos?.. :) Slavik IVANOV 01:35, 22. Jun 2007 (UTC)