Denove en la baloto por elekti Estraron de Wikimedia estas nur anglalingvanoj (kelkaj nedenaskaj). Wikimedia estas la usona fondaĵo, kiu subtenas kelkajn senprofitajn projektojn, inter kiuj plej famas Vikipedio (wikipedia.org). En unu el la antaŭaj voĉdonoj, en 2006, balotiĝis Arno Lagrange, delonga aktiva vikipediisto el Francio, i. a. administranto de la Esperanta Vikipedio. En sia balot-platformo Lagrange atentigis, ke superdiskutoj en Wikimedia okazas preskaŭ senescepte en la angla, kio malebligas partoprenon de vikipediistoj, kiuj ne regas la anglan tre bone. Intertempe tiaj vikipediistoj abundas en ĉiu neangla parto de Vikipedio: la rusa, la turka kaj pluraj aliaj.
Ĉi-foje mi voĉdonis tiel (numero en krampoj estas numero en mia imagata preferolisto): Harel Cain[5], Alex Bakharev[3], Jussi-Ville Heiskanen[1], Ting Chen[4], Samuel Klein[2]. Bedaŭrinde, la lingva problemo ĉi-foje ne estas elstarigata de iu el la kandidatoj. Mi voĉdonis iom formale (en balotoj oni ja plej ofte voĉdonas laŭ iu formala principo: laŭ partieco aŭ laŭ sia gusto por vizaĝoj kaj hararanĝoj): mi elektis homojn, kiuj:
- aŭ havas denaskan lingvon alian krom la angla,
- aŭ speciale atentas pri alilingvaj kaj malpli grandaj projektoj de Wikimedia (kiel Samuel Klein),
- aŭ aktivas en kelkaj diverslingvaj vikipedioj samtempe.
Oni rajtas voĉdoni ĝis la 21-a de junio, por fari tion necesas ankaŭ:
- havi almenaŭ 600 redaktojn faritajn antaŭ la 1-a de marto 2008 en iu Wikimedia-projekto (ne eblas kombini redaktojn el diversaj projektoj), kaj
- esti farinta minimume 50 redaktojn inter 1-a de januaro kaj 29-a de majo 2008 en tiu projekto.