Eksciu ke…

„Neniu bezonas liberan scion en Esperanto; la esperantlingva Vikipedio estas (samkiel la latina vikipedio) hobiula projekto, kaj sendube havas valoron por la celaro de la esperantistoj, sed ne helpas disvastigi liberan scion al homoj en la lingvoj en kiuj ili bezonas ĝin“, — estas la konkludo, per kiu s-ro Bartov rifuzis subvencii je 1300 eŭroj esperantistan aranĝon pri Vikipedio. La vortojn de Asaf Bartov citas „Libera Folio“ en sia freŝa materialo „Vikipedio trovas Esperanton senutila“.

Kiel homo veninta al sia nacilingva Vikipedio (la rusa) el la Vikipedio Esperantista, kiel reprezentanto de la esperantista komunumo kies anoj starigis kelkajn nacilingvajn Vikipediojn (inter ili la ĉeĥa, la kartvela kaj la oseta), mi sentas min damne ofendita de s-ro Bartov. Diru „ni povas trovi pli bonan uzon por 1300 eŭroj“, ne diru „neniu bezonas scion en Esperanto“.

Oni povas tro malproksimen veni, se oni komencos juĝi, en kiuj lingvoj oni bezonas scion; i. a. oni apenaŭ bezonas scion en la malpli disvastiĝintaj lingvoj (ni diru, sub kvincent mil parolantoj), kies uzantoj kutime estas dulingvaj kaj uzas pli grandajn lingvojn por ricevi scion. Wikimedia tamen ĉiam subtenis Vikipedion en tiaj lingvoj. Supozeble do s-ro Bartov miskomprenas ion pri la celaro…