Arta Revolucio: elsendo dediĉita al planlingvoj
Автор: В. Иванов. Записано 24.04.2007 в 02:32| |
|
Mia vizaĝo en televida elsendo. La 8-an de aprilo mi rakontis pri Esperanto kadre de programero pri artefaritaj lingvoj en televidkanalo «Mir».Mir estas ne la plej spektata, sed tre vaste disaŭdigata (ĉar ĝi estas interŝtata televido de la eks-sovetiaj landoj, kuniĝintaj en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj).
Krom Esperanto estis prezentitaj kvenjo (komence) kaj tokipono (fine).
Certe, la tuto estas en la rusa. Krom tio sonas tute malmulte da kvenjo kaj Esperanto, estas relative longa konversacio (subtitolita ruse) en tokipono — mi imagas, ke la unua en historio de tokipono tiom longa interparolo en televido. :)
Похожие записи/Similaj noticoj:
• Ĉiu grava teksto devas havi redaktoron
La franca redaktoro en «Le Monde» kontrolis la tuton de la franca teksto kaj trovis neniun eraron. Redaktisto certe ne devas...
• Longe atendita renovigo de komputilo
Komputilo, kiun mi aĉetis printempe de la jaro 2003(?) kontraŭ la mono perlaborita en projekto Lingvo.info, jam „morale malnoviĝis“. 256 MB...
• Kelkaj vortoj en la lingvo de Maŝa
zjuzja — ruĝa bela — blanka kaj bela gizza — griza no(v)a b(u)lua — blua granda — gaagn kuŭa — korvo...
• Diskriminacio de la nedenaskaj
En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe....
Теги: esperanto, mi, rusio, video
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »



Gratulojn! Sxajne, venis al ni epoko de TV – ankaux ni nun partoprenas preparon de filmo por 50-jarigxo de la fama Фестиваль молодежи и студентов в Москве (1957), por TVCentro.
Cetere, vi absolute ne similas vin! :)
Sed kun kiu vi konversaciis tokipone?
Kaj cxu ne pli simplis trovi konversaciinton en Eo?
Tokipono, kia stranga lingvo! :)
;)
Ĉu vi rimarkis mencion de vi? :) «Pri ĝia aŭtoro malfacilas diri ion certan. En la retaj forumoj la kreinto de tokipono elpaŝas sub pleŭdonimo Sonja Kisa«.
> Cetere, vi absolute ne similas vin!
Ĉu?
> Sed kun kiu vi konversaciis tokipone?
Nun klaras, kial mi ne similas min. Tokipone konversaciis alia persono,.
> Kaj cxu ne pli simplis trovi konversaciinton en Eo?
Ni ja konversaciis Esperante dum ĉ. horo antaŭ kamerao, mi kaj Oksana Burkina. Eĉ oni preparis subtitolojn ktp. Sed la filmon fuŝigis la kameraisto, laŭ la vortoj de Andrej (la aŭtoro de la elsendo). Estus ankaŭ konversacio en Esperanto; sed eble ne tiom gravas, ke ĝi forestas.
Hahha pseŭdonimo?? Tio estas mia vera nomo.
Mi supozis, ke tiel. Sed min oni ne demandis. :)
Mi kaj Lluis ĵus spektis! Tre bona elsendo – profesia, interesa, kun trafaj resumoj!
Speciale por tokipono estis perfekta reklamo. Pri Eo iomete tro ĥipieca impreso restis, malgraŭ via kostumo ;) Kaj mi tre ridis pri «kAlbaso» :)