Diskriminacio de la nedenaskaj
Автор: В. Иванов. Записано 24.10.2008 в 20:02En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe. Alia skandalo pri denaska lingvoposedo ekflamis nun en oriento de EU — en Estonio, informas NEWSru.com.
En studia departamento de la Estona ŝtata televido oni maldungis ok laborantojn el dek, inter la senlaboriĝintoj sep estas ruslingvanoj. „En la dokumento pri maldungoj estis frazo, ke por decidi pri eksigo oni konsideros avantaĝaj la personojn, kiuj scias la ŝtatan lingvon en la denaska nivelo“, — rakontas loka ruslingva gazeto „Vesti Dnja“.
„Oni akuzis nin pri nenio, nur disdonis la mesaĝon, en kiu estas skribita pri la bezono disvolviĝi, pri la novaj perspektivoj kaj pri tio, ke la estonan necesas scii en la denaska nivelo“, — rakontas eksa inĝeniero de la departamento Viktorija Trofimova. „Se estas parolo pri la bezono scii la estonan, kial do neniu testis nin?“ — demandas ŝi.
Deputito de la estona parlamento, televida ĵurnalisto Heimar Lenk komentis por „Vesti Dnja“, ke la okazaĵo estas „terure maljusta“. Li opinias, ke anstataŭ eksigi kvalifikitajn laborantojn pro nesufiĉa scio de la lingvo, oni instruu la lingvon al ili. „Pri tio oni prefere sekvu ekzemplon de Finnlando“, — diras la deputito.
Tamen prezidanto de la estraro de Estona televido Margus Allikmaa provas senkulpigi sin. Laŭ li, la amasa maldungo ne estas ligita kun la etna temo:
Rusoj inter tiuj, kiuj konas min pli proksime, povas konfirmi, ke mi kun granda estimo rilatas al la loĝantaj en Estonio naciaj malplimultoj. Mi ne allasos diskriminacion kontraŭ rusoj. En la studia departamento simple forestis iu por maldungigi, krom la rusoj. Cetere, inter la maldungitoj estas unu estono…
Allikmaa ankaŭ agnoskis, ke „la teksto de la maldunga informilo estis iom fuŝa“.
Personoj, kiuj nomas la rusan sia denaska lingvo, konsistigas ĉ. 30% de la loĝantaro en Estonio. Multaj el ili havas impreson, ke la ŝtato diskriminacias kontraŭ ili.
Похожие записи/Similaj noticoj:
• La plej disvastiĝinta familinomo
Kiel informas Lenta.ru, la plej disvastiĝinta familinomo en Estonio estas Ivanov. Ĝin havas 6789 loĝantoj de la baltia respubliko. La dua...
• Rusio provokas Usonon. Aŭ male
Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la...
• Arta Revolucio: elsendo dediĉita al planlingvoj
Mia vizaĝo en televida elsendo. La 8-an de aprilo mi rakontis pri Esperanto kadre de programero pri artefaritaj lingvoj...
• Denove pri la sama temo: kiom da ni?
Nur tre pigra esperantisto ankoraŭ ne komentis centfoje pri la demando: «Kiom da E-parolantoj estas en la mondo». Mi ne estas...
Теги: citaĵoj, etne, eŭropo, tradukoj
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »



La tuta artikolo de Вести Дня legeblas ĉe Delfi.ee.
Nu tie estas nun «serveri viga» ial.
Mi legis la artikolo kaj ne estas mirita. La situacio estas normala por naciisma ŝtato :)
Ещё раз убедился что нужно изучать языки.