стр. 1 из 2 12

Unikaj rememoroj en Esperanto

Oni eble malofte pensas pri tio. Almenaŭ mi ne. Esperanto ne nur estas nuntempa peranto por internaciaj kontaktoj, sed ĝi ankaŭ konservas unikaj rememorojn pri la, foje, longe pasinta tempo.

Jen freŝa ekzemplo. Virino, kiu estis jam iom aĝa ĉe la apero de Esperanto, rememoras siajn travivaĵojn, interalie sian partoprenon en la Rusa-Turka milito de 1877-78:

Kiam mi estis dekjara la patrino lokumis min en Moskvan Marian instituton. Mi bone lernis kaj pli multe petolis. Post la fino de kurso la patrino prenis min kaj ni forveturis en ŝian vilaĝon. kie mi loĝis ĝis mia edziniĝo. Komenciĝis Rusa-turka militio. Mi nepre volis esti flegistino. La edzo, vidinte ke mia intenco estas serioza kaj neŝanĝebla forpermesis min. Mi estis en Bulgarujo sep monatojn kaj konsideris min la plej feliĉa virino en la tuta mondo, ĉar mi povis flegi la malfeliĉajn vunditajn soldatojn.


Rezulte de la milito aperis preskaŭ sendependa Bulgara princlando (norda kaj okcidenta partoj de la nuna Bulgario), kaj Rusio ekposedis terenojn en Azio, al kiu ĝi loĝigis i. a. rusajn molokanismajn kredantojn, inter kiuj estis ankaŭ miaj praavoj de la patra linio. Ne imageblas, iom ŝokas legi pri tiuj eventoj rememorojn de esperantisto

Temas pri ekzamena eseo, verkita en la jaro 1912 de sinjorino Filatova en la Moskva Esperanto-Instituto.

La konkludo estas jena: oni nepre petu siajn lernantojn verki aŭtobiografiojn! Por historio :)

Triobla fiasko

Efektive Zamenhof trioble fiaskis: lian hilelismon la sam-gentanoj apenaŭ priatentis, la homaranismon ignoris la esperantistoj, lian lingvon la mondo rifuzas.

Reinhard Haupenthal. La triobla fiasko de Zamenhof. La Ondo de Esperanto, 7/2010.

Maluniversalaj ŝercoj

Mi ne certas, ĉu ekzistas absolute universalaj ŝercoj, sed certe ekzistas ŝercoj maluniversalaj — ridigaj por iuj, strangaj aŭ eĉ malagrablaj por la aliaj.

Freŝan ekzemplon de maluniversala ŝerco oni trovas en la komentoj ĉe „Libera Folio“, kie sub la teksto pri la Jarlibro de UEA svisa interlingvisto ŝercas pri la antaŭparolo tiel:

Chu en la venonta Jarlibro mi, FD de UEA, proponu, ke mi skribu kion mi frandis dum la bufedo en Palacio de la Revolucion en 1990 en Havano kaj priskribu miajn sentojn (kiel vicprezidanto de TEJO) post la manpremo de Fidel Castro, au chu mi rakontu pri la abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj…


En tiu alineo stranga kaj neakceptebla por mi aspektas ĉio: ortografio, memelstarigo, altiro de seksumado kiam pri ĝi ne temis, mencio de etnoj en tia kunteksto. En siaj postaj komentoj la komentanto aldone mencias TEJO-aranĝojn kiel „bordelajn“: normala intereso de fraŭlaj gejunuloj unu pri la alia ne estas io, kion oni uzu por banaligi agadon de TEJO, mi opinias.

Mia bona konato, leginta la saman tekston, havis similan impreson pri tiuj komentoj kiel eksterlokaj en la kunteksto de diskuto pri la nove aperinta asocia informilo. Aldone ŝi diris: „Eble estas bone, kiam kulturo tute malpermesas babili pri seksumado kaj mono, ĉar alikaze ajna diskuto glitas al iu el tiuj du temoj“. Ja ekzemploj ne mankas.

Eŭropo ekhavas propran starpunkton rilate Sud-Osetion

kvaretaĝa loĝdomo en Cĥinvalo fotita la 18-an de aŭgustoGermana gazeto „Der Spiegel“ en sia junia artikolo rekte akuzas kartvelian prezidenton pri la pasintjara milito pro Sud-Osetio. En la moderna ĵurnalisma maniero la artikolo kontraŭstarigas kelkajn vidpunktojn, malblankigas ankaŭ la nordan parton de la milito, sed tamen venas al la konkludo, ke la milito ekflamis pro Saakaŝvili, samtempe akuzante lin pri mensogoj.

La artikolo rakontas pri paso de esploro fare de svisa Heidi Tagliavini, kiu ricevis por tio financadon de EU sume de 1,6 milionoj da eŭroj.


Fine de la artikolo ĝia aŭtoro Uwe Klussmann rekte demandas pri la rolo de Usono en la sanga okazintaĵo:

Samtempe multaj komisionanoj scivolas, kion ĝuste la ambasadoro de Usono en Tbiliso kaj la eksa konsilanto de Nacia militista kolegio John Tefft sciis pri la ordonoj de Saakaŝvili por ekmarŝo [al Cĥinvalo]. La scivoluloj ŝatus demandi: kial nenio en la ŝtata departamento de Usono respondis telefonan vokon de la rusia vic-ministro pri eksterlandaj aferoj Grigorij Karasin, kiam la okan de aŭgusto matene komenciĝis milito — ja tiam en Vaŝingtono estis posttagmeza labortempo?

Aliaj komisionanoj ŝatus paroli kun la vic-ŝtatsekretario Daniel Fried, kiu respondecis pri Kartvelio. Fried antaŭnelonge private konfesis antaŭ germana politika eksperto, ke Saakaŝvili en aŭgusto „malkontroliĝis“.

Tamen komision de Tagliavini ne starigos demandojn antaŭ usonanoj. Laŭ vortoj de unu ĝia membro, „al nia estro kaj al EU, plej verŝajne, ne sufiĉos kuraĝo“ por tia paŝo.

Post la aŭgusta milito en 2008 nur du ŝtatoj rekonis sendependecon de Sud-Osetio — Rusio kaj Nikaragvo. Aliaj indifirentas aŭ insistas je bezono „konservi teritorian tutecon“ de Kartvelio. Cĥinvalo kaj plejparto de la cetera Sud-Osetio estis memregata ekde memstariĝo de la kartvela ŝtato pro disfalo de Sovetunio.

Ministro diris: la rusan lingvon malbonigas provincanoj

„Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn en lernejo“, — opinias komentanto Nekto en paĝaro de populara radiostacio „Eĥo Moskvi“. Li tuj aldonas: „Estas ŝerco“.

„Kiel povas eksterlandano ellerni lingvon, kies triono estas esceptoj kaj idiomoj, kiujn eblas kompreni nur se vi kreskis inter rusparolantoj kaj tralegis 300 kilogramojn da rusa literaturo?“ — demandas Nekto en la teksto pri influo de migrantoj al lastatempa „malboniĝo“ de la rusa lingvo.

La diskuton vekis antaŭnelonga eldiro de rusia ministro pri kulturo Avdejev, li publike diris, ke homoj lastatempe malpli bone parolas ruse pro la influo de interna migrado en la lando. Tion li diris, atentu, post kunveno dediĉita al toleremo.


Pasis nur du tagoj, kaj konsilanto de la ministro s-ino Uvarova transdonis al novaĵagentejo lian alian opinion: „Oni ne ligu la problemon de malaltigo de lingva kulturo kun la migraj procezoj, ne metu respondecon pri ĝi sur la kapojn de migrintoj“.

Marina Korolova, radioĵurnalistino ofte komentanta pri aferoj de lingvo kaj migrado, komentis ŝanceliĝon de ministro tiel:

Eblas nur lotumi pri tio, kion vere opinias ĉefo de la Kultura Ministerio kaj kial li neis siajn vortojn. Eblas tamen ne lotumi. Mi pensas, ke iu montris al la ministro „nekorektecon“ de lia unua eldiro, — tial li rapidis rifuzi de ĝi. Por eviti eventualan skandalon…

Malbona scio de la rusa lingvo estas inter la ĉefaj belaspektaj akuzoj kontraŭ eksterlandaj migrintoj en Rusio. Oni postulas enkondukon de ekzameno por rajtigo pri laboro, en Peterburgo funkcias nokta lernejo por eksterlandaj migrintoj, kie ili interalie studas la rusan lingvon. Tamen ĝis nun ne sonis akuzoj pri influo de internaj dialektoj al malbona lingvouzo.

Gravas rimarki, ke internaj diferencoj en la rusa lingvo estas relative malgrandaj, se konsideri grandecon de la lando. Temas pri regiona ŝanĝo de akcento en kelkaj vortoj, cento da leksikaj diferencoj kaj varia prononcado de fonemo /g/ kaj /o/ en neakcentita pozicio.

Ĉu en via lingvo ekzistas provincanoj, kiuj aparte malbone influas la lingvon? ;) Ĉu sudanoj en Francio kaj nordanoj en Germanio?

Logiko

Proponinte renkontiĝon pri gaso kun partopreno de Ukrainio kaj EU en Moskvo, la rusia prezidento Dmitrij Medvedev konfirmis, ke la ŝlosiloj de la antaŭe ne havinta analogojn energia krizo, batinta la Eŭropon, estas en Kremlo, — skribas Le Temps.

Pri tiu logiko ĝojas rusa bloganto Nos, posedanto de la granda bloga servo diary.ru:

Bravulo estas oĉjo Riŝar’, scipovas fari konkludojn :) Same agas fipolicanoj: kiu alportis deklaracion pri krimo kontraŭ li, tiu mem ja kulpas kaj meritas enprizoniĝi :)

En la komentoj oni daŭrigas: „Se la situacion en Sektoro Gaza oni diskutas en UN, do kulpas UN, ĉu?“ Kaj: „Jes ja, Medvedev devintus inviti onin al renkonto en Kiev. Aŭ prefere — en Sebastopol’“.

Diskriminacio de la nedenaskaj

En Esperantujo oni ofte mencias skandalojn pri la dunga postulo „nur denaskaj parolantoj de la angla“, kiu estas tre diskriminacia, certe. Alia skandalo pri denaska lingvoposedo ekflamis nun en oriento de EU — en Estonio, informas NEWSru.com.

En studia departamento de la Estona ŝtata televido oni maldungis ok laborantojn el dek, inter la senlaboriĝintoj sep estas ruslingvanoj. „En la dokumento pri maldungoj estis frazo, ke por decidi pri eksigo oni konsideros avantaĝaj la personojn, kiuj scias la ŝtatan lingvon en la denaska nivelo“, — rakontas loka ruslingva gazeto „Vesti Dnja“.

„Oni akuzis nin pri nenio, nur disdonis la mesaĝon, en kiu estas skribita pri la bezono disvolviĝi, pri la novaj perspektivoj kaj pri tio, ke la estonan necesas scii en la denaska nivelo“, — rakontas eksa inĝeniero de la departamento Viktorija Trofimova. „Se estas parolo pri la bezono scii la estonan, kial do neniu testis nin?“ — demandas ŝi.


Deputito de la estona parlamento, televida ĵurnalisto Heimar Lenk komentis por „Vesti Dnja“, ke la okazaĵo estas „terure maljusta“. Li opinias, ke anstataŭ eksigi kvalifikitajn laborantojn pro nesufiĉa scio de la lingvo, oni instruu la lingvon al ili. „Pri tio oni prefere sekvu ekzemplon de Finnlando“, — diras la deputito.

Tamen prezidanto de la estraro de Estona televido Margus Allikmaa provas senkulpigi sin. Laŭ li, la amasa maldungo ne estas ligita kun la etna temo:

Rusoj inter tiuj, kiuj konas min pli proksime, povas konfirmi, ke mi kun granda estimo rilatas al la loĝantaj en Estonio naciaj malplimultoj. Mi ne allasos diskriminacion kontraŭ rusoj. En la studia departamento simple forestis iu por maldungigi, krom la rusoj. Cetere, inter la maldungitoj estas unu estono…

Allikmaa ankaŭ agnoskis, ke „la teksto de la maldunga informilo estis iom fuŝa“.

Personoj, kiuj nomas la rusan sia denaska lingvo, konsistigas ĉ. 30% de la loĝantaro en Estonio. Multaj el ili havas impreson, ke la ŝtato diskriminacias kontraŭ ili.

Freŝa ŝerco de drugoi

Unu el la pinte popularaj blogantoj de ruslingva interreto drugoi tiel ŝercis pri la okazinta en Moskvo futbala matĉo inter finnlanda kaj rusiaj teamoj:

Laŭ la rezulto de la okazinta en Moskvo matĉo, selekta por la monda ĉampioneco de la jaro 2010, la subleŭtenantoj de la departamento „F“ de la Federacia Sekureca Servo de Rusia Federacio, Petri Pasanen kaj Veli Lampi ricevis antaŭtempe la vicajn militistajn rangojn de leŭtenantoj.

En la matĉo, kies rezulto iĝis gajno de Rusio 3:0, du golojn enbatis en siajn proprajn pordojn la supre menciataj finnaj futbalistoj.

 


стр. 1 из 2 12

Полезные штуки

Почта ĉe amikeco.ru

Логин:
Пароль:

Новости СМИ2