Maluniversalaj ŝercoj

Mi ne certas, ĉu ekzistas absolute universalaj ŝercoj, sed certe ekzistas ŝercoj maluniversalaj — ridigaj por iuj, strangaj aŭ eĉ malagrablaj por la aliaj.

Freŝan ekzemplon de maluniversala ŝerco oni trovas en la komentoj ĉe „Libera Folio“, kie sub la teksto pri la Jarlibro de UEA svisa interlingvisto ŝercas pri la antaŭparolo tiel:

Chu en la venonta Jarlibro mi, FD de UEA, proponu, ke mi skribu kion mi frandis dum la bufedo en Palacio de la Revolucion en 1990 en Havano kaj priskribu miajn sentojn (kiel vicprezidanto de TEJO) post la manpremo de Fidel Castro, au chu mi rakontu pri la abunda seksumado dum TEJO-kongresoj kun diversaj bulgarinoj…

En tiu alineo stranga kaj neakceptebla por mi aspektas ĉio: ortografio, memelstarigo, altiro de seksumado kiam pri ĝi ne temis, mencio de etnoj en tia kunteksto. En siaj postaj komentoj la komentanto aldone mencias TEJO-aranĝojn kiel „bordelajn“: normala intereso de fraŭlaj gejunuloj unu pri la alia ne estas io, kion oni uzu por banaligi agadon de TEJO, mi opinias.

Mia bona konato, leginta la saman tekston, havis similan impreson pri tiuj komentoj kiel eksterlokaj en la kunteksto de diskuto pri la nove aperinta asocia informilo. Aldone ŝi diris: „Eble estas bone, kiam kulturo tute malpermesas babili pri seksumado kaj mono, ĉar alikaze ajna diskuto glitas al iu el tiuj du temoj“. Ja ekzemploj ne mankas.

5 thoughts to “Maluniversalaj ŝercoj”

  1. Nu, mi konas lin persone, li estis iam en Kazano dum mi ankoraux estis en Ruslando.
    Li vere sxajne estis aventur-sercxa homo, sed tute agrabla kaj interesa dum interparolado kun ioma inklinigxo al seksum-rilataj sercxoj, kiuj, tamen, ne sxajnis al mi esti tro krudaj (almenaux ne obscenaj!).
    Versxajne en la reto oni legas tion de iom alia alirpunkto kaj pro tio tiu frazo de li gratas vin. Cxu?

  2. Ja estas alia afero, kiam konataj inter si viroj ŝercaĉas inter si ankaŭ pri seksumado, virinoj ktp. — estas amuza kaj kutima ĝenro. Oni eĉ povus mencii etnojn en tia kunteksto, kiam mankas iuj por ofendiĝi aŭ koleriĝi ĉe tiaj mencioj. Mi mem povus iel simile ŝerci kun vi, Andrejsons aŭ Ŝevĉenko, sed ne kun ekz. Kalle, malgraŭ ke li estas mia konato, kaj certe ne kun nekonataj homoj kaj ne publike.

    Min vere dum lastaj jaroj eksplodigas mencioj pri speciala alireblo de slavinoj kaj aliaj etnaj antaŭjuĝoj; speciale en E-medio, kiu ŝajne devus esti pli akurata pri tiaj temoj kaj malpli ema al pretaj amasaj mistaksoj.

  3. Ho, mi tute preterlegis la «etnan» parton de la mesagxo (verdire, ne tute komprenis la kialon por via kolerigxo).

    Fakte, min tiu frazo neniom gratas, ecx male, por mi gxi estas iusence «komplimento». Sed ne opiniu tuj ion malbonan: mi provos unue klarigi min.

    Mi jam suficxe longe logxas en okcidenta Euxropo kaj komprenas iomete la kutimajxojn de tiu socio. Kaj mi devas konfesi, ke slavaj virinoj vere estas tre adorataj kaj respektataj kiel edzinoj cxi tie, multaj famaj germanaj altranguloj havas slav-devenajn edzinojn. Kaj unu el ties kvalitoj estas (pardonu), la pasio kaj alta kvalito de seksa interago (sen iel kamufli la aliajn kvalitojn de la virinoj).

    Do, la am-aventuroj de sviso kun aliaj svisinoj aux ecx germaninoj-auxstrinoj apenaux estus interesaj cxi-rilate. Ecx sen pritrakti la eventualan demandon, cxu tiu fantazio vere okazis kaj cxu gxia ebla priskribo iel kongruus kun la realeco, la sola mencio pri slavinoj ja faras la tutan aferon interesa … por euxropanoj :)

    Eble mi vere miskomprenas la situacion, sed mi ne vidas tiun rektan ofendon pro etno en la frazo. Eble la auxtoro volis iom frandi sian mem-amon kaj fanfaroni per la fakto, ke bulgarinoj iel reagis al lia insistemo :)

  4. Kiel okcidenteŭropano mi forte kontestas, ke la strangaĵoj de Andreas Kuenzli iel klarigeblas per kutimoj de la okcidenteŭropa socio (se entute ekzistas «okcidenteŭropa socio»). Tio ofendas ĉiun okcidenteŭropanon, kiu kapablas konduti normale, sen simptomoj de komunika malsano.

    Krome novas al mi la stereotipo, «ke slavaj virinoj vere estas tre adorataj kaj respektataj kiel edzinoj ĉi tie». Fakte mi konas eĉ ne unu alian stereotipon pri slavoj ĝenerale. Ĉi tie (en Germanio) vivas aŭ proksimas diversaj etnoj slavaj, do ni facile kapablas distingi ilin (kaj krei diferencajn stereotipojn). La ĝeneraliga koncepto «slavo» ekzistas nur en scienca medio de lingvistoj kaj etnologoj.

  5. La komento, kiun mi skribis en Libera Folio:
    Ŝercaĉoj
    Mi estas ŝokigita! Neniam mi prezentis al mi ke en esperanta TTT-ejo povos tralegi ion, kies loko estas en plej malnoblaj forumoj. Bedaŭrinde por Libera folio!
    Sinjoro Andreas Kuenzli,
    La bulgaroj de Via speco en Bulgario nomas “laroj” гларуси – ĉiomanĝanta ŝtelema birdo, malagrable krieganta. Nur tiuj kompleksigitaj viraĉoj povos plezurigi Vin.
    La viroj (sensignife el kie) abomenas de tiuj personoj. Ja la vera estimanta sin viro neniam parolas publike pri siaj seksagoj (eĉ kun prostituitinojn).
    Mi ekmemoros Vian nomon por ignori ĝin antaŭe.
    Mi diris! Nun iros lavi siajn manojn.
    Malestimate,
    Vasi Konstantinov

    ===============================================================
    Estimajn dankoj al Slavik kaj aliaj, kiuj reakciis al tiu vulgara “humoro”!
    La Grafo

Комментарии закрыты