Kniivilä, Prilepin kaj Nafto

Ekzistas populara opinio, ke Sovetunio ruiniĝis, kiam la prezo de nafto ekstreme malaltiĝis en la 1980-aj.

Tiun opinion cetere subtenas Kalle Kniivilä en sia furorverko „Homoj de Putin“, kiun mi devis recenzi por „La Ondo de Esperanto“ novembre. Certe ne li inventis tion, estas populara kredo, citata en seriozaj tekstoj.

Populara rusa verkisto Zaĥar Prilepin insistas, ke tiu aserto estas falsa:

Ĝuste pri la nafto necesas, eble, ripeti la ciferojn, jam milfoje diritajn. La mito bezonas esti detruita. Do, en la jaro 1988 eksportado de fuelo kaj elektro el Sovetio egalis 28,2 mlrd rubloj, dum la tuta Malneta Nacia Produkto estis 875 mlrd rubloj. Du trionoj de eksporto estis sendata al socialismaj landoj laŭ longdaŭraj interkonsentoj, do la eksporto kontraŭ dolaroj estis 1,03% de la tuta malneta produkto (0,59% de la malneta enlanda produkto).

Kiel sprite rimarkigis pri tio Sergej Kara-Murza, „la triona prezofalo de la nafto ne nur ne povis kaŭzi la falon de la ekonomio, la ekonomio ne povis tion rimarki“.

Tio tamen iom kontraŭdrias la nerektan mencion de la nafta prezokrizo en la diraĵoj de Dmitrij Gavra.

Prilepin estas interesa tamen certe ne pro sia batalado kontraŭ la malnovaj mitoj. Li verkis multe pri la vivo de la 1990-aj jaroj, kiu kaŭzis la elreviĝon de pluraj rusianoj pri la demokratiaj valoroj kaj merkata ekonomio.

Plej freŝe Prilepin vizitis Doneckon kaj la ĉirkaŭajn loĝlokojn — kaj ĉiutage raportis en sia fejsbuka paĝo de tie pri la vivo kaj la aspiroj de la lokanoj, pri la liverado de la humaneca helpo. Tiuj blogaĵoj estas nesubtakseble valoraj, ĉar Prilepin estas neniel „porkremla“ (fakte li simpatias la membrojn de malpermesita ekstremliva partio) kaj ne citus „propagandaĵojn“ nur por subteni la prezidenton. Bedaŭrinde mi ne trovis libertempon por tradukadi lin tiam (eble tamen ne valorus, ĉar ĉiuj jam elektis sian starpunkton en la daŭro de la jaro kaj apenaŭ ies ankoraŭ blogaĵoj povas tion ŝanĝi).