iPhone venis en Rusion, kiam oni ne plu bezonis ĝin

„Eblas kuraĝe konstati, ke liverantoj sidiĝis en iFlakon“, — kalamburas unu el la komentantoj sub la artikolo titolita „Malrapida starto“. Artikolo pri la ekvendo de iPhone, la furorinta tutmonde poŝtelefono, en Rusio.

La odorata de amasoj produkto de „Apple“ tre malfrue venis en Rusion. Unu el la kialoj estis malfaciloj pri establo de interreta vendado de melodioj per iTunes. Nun la solvo por melodioj eble estas trovita, sed neniu volas la poŝtelefonon.

Surfone de la financa krizo, kiu malgraŭ la esperoj tamen influas ankaŭ Rusion, oni ne ofte ekhavas deziron aĉeti malnovan modelon kontraŭ ekvivalento de pli ol 500 eŭroj, dumonata elspezo por multaj. Kiel alian obstaklon komentantoj nomas nesufiĉan disvastiĝon de rapida Interret-aliro per GPRS-retoj — afero esenca por sperti avantaĝojn de grandekranaj poŝtelefonoj-komputiloj.

Granda ŝatanto de Apple kaj rimarkebla VivĴurnala bloganto Andrej Son faris sian originalan komenton pri la okazaĵoj. Li subtitoligis fragmenton el filmo pri la lastaj tagoj de Hitler; el la novaj subtitoloj eblas kompreni, ke en la subterejo estas ne Hitler, sed estro de Apples, kaj liaj subuloj raportas pri la profitaj kondiĉoj de la interkonsento en Rusio.

La estro demandas: „Do ekde nun Samsung kaj Nokia povas forgesi pri tiu ĉi merkato por reveni al la nudeloj kaj pneŭoj?“ (aludo al la koreaj nudeloj „Dosirak“ kaj pneŭoj „Nokian“). La subulo balbutas responde: „La vendoj estas malpli altaj, ol estis planite“.

Al tio la estro eksplodas, komentante inter alie pri iTunes: „Ĉu vi kredis, ke ni sukcesos trompvendi al rusoj melodiojn samkiel en Usono? Certe ne! Ili jam ĉion senpage elŝutis de zaycev.net“. Zaycev.net estas populara elŝutejo de senpaga (eblas diri ankaŭ pirata) mp3-muziko.

La videofragmento de Son tiel populariĝis en ruslingva blogosfero, ke la produktinto devis fari alternativan version: kun iom pli mildaj diraĵoj. La unua estis tro plena je blasfemaĵoj.

La filmetoj spekteblas kaj elŝuteblas ĉe la aŭtoro de la subtitoloj. La Esperanta traduko certe mankas :)

En la ekranfoto: „Nun jam certe ne plu estos senpagaj tagmanĝoj en la oficejo“, — komentas unu el la Apple-dungitinoj al la alia.

Ne plu senpagaj tagmanĝoj