Kalle

Vendrede antaŭtagmeze estis bela sperto: renkontiĝo kun Kalle Kniivilä (kiu i. a. estas profesia sud-sveda ĵurnalisto kaj redaktoro de «Libera Folio»). Li anticipe petis mian helpon pri aranĝo de intervjuo kun kaŭkazi-devena junulo, studanta en Sankt-Peterburgo. Mi do aranĝis tian renkontiĝon tra reto de miaj konatoj en oseta diasporo. Eblas diri, ke Esperanto helpis profesiajn taskojn de Kalle (kvankam ni povus aranĝi la samon ruse — li parolas ruse tre bone; samtempe ni ne konus unu la alian sen Esperanto).

La intervjuaton mi mem hodiaŭ vidis la unuan fojon. Boris loĝas en Peterburgo jam la duan jaron, antaŭ li loĝis en Beslan kaj studis tie en mezlernejo. En tiu mezlernejo, kiel mi komprenas, sed ni ne tuŝis la beslanan temon dum nia amika interparolo en kafejo ĉe metrostacio Moskovskije Vorota. Oni parolis ĉefe pri ksenofobio en Peterburgo kaj Rusio ĝenerale, pri ĝia esto kaj ĝia estiĝo. Ŝajne la komuna konkludo estas, ke homoj pli bone konu alikulturanojn kaj aliaspektantojn por trovi komunajn trajtojn kaj ekestimi unu la alian.

Estis tre agrabla sperto: mi ŝatas organizi tiaĵojn; tiagrade, ke mi eĉ jam pensis pri envolviĝo en turisma aŭ simila komerco por konstante umi pri kunordigoj (min tamen detenas de tia envolviĝo i. a. tio, ke pagantaj uloj povas esti pli malkontentaj pri io malbone kunordigita, ol nepagantaj amikaj konatoj). Krom la kunordigo mi ĝuis konatiĝon kun Boris, sonadon de la sveda lingvo (kun Kalle estis fotistino de lia ĵurnalo, damne la nomon mi forgesis, la familinomo estis certe je —sson), revidon de la delonge nevizitita sed kara per rememoroj loko (kiu cetere multe pliboniĝis; nenio ŝanĝiĝis draste, sed ĝenerale estas pli da ordo kaj puro), bonan nuboriĉan veteron ktp.

Poste mi devis kuri al la universitato, kie min jam atendis studentoj. Post du lecionoj kun ili (3 horoj kune) mi revenis hejmen.

Maŝa tute bone fartas post la vakcinado, ni (speciale la patrino) timis altan temperaturon, kiu kutimas akompani vakcinon de tiu tipo. Tamen ne, estis leviĝoj ne pli supre ol 37,3. Tamen sekvoj ekzistas: ekzemple, ŝi ege multe manĝas dum la lasta plentago… :)

2 thoughts to “Kalle”

  1. Aj — kia interesa kaj eble malkomforteta situacio. Tutkompreneble oni ne volas rememorigi pri la beslana tragedio, sed, samtempe, ne mencii ĝin iel estus ne agnoski la proverban elefanton en la salono.

    Mi feliĉas, ke la kara Slavikidino bone fartas — ĉu mi rajtas peti al vi iam estontece afiŝi fotografaĵojn?

    Estas tre amuze scii, ke nun apartigas nin nur du tempzonoj…

  2. > …ne mencii ĝin iel estus ne agnoski la proverban elefanton en la salono.

    Kiel mi komprenas, la antaŭintervjua parto mencios, ke temas pri beslanano. Tio aldonos spicon al liaj konfesoj pri ksenofobio kaj pensigos la legantojn.

    > …ĉu mi rajtas peti al vi iam estontece afiŝi fotografaĵojn?

    Jes, mi iom neglektis tion en mia Esperanta vivĵurnalo… :)

    > Estas tre amuze scii, ke nun apartigas nin nur du tempzonoj…

    Mi gratulas vin okaze de via translokiĝo! :)

Комментарии закрыты