Ministro diris: la rusan lingvon malbonigas provincanoj
Автор: В. Иванов. Записано 03.07.2009 в 06:05„Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn en lernejo“, — opinias komentanto Nekto en paĝaro de populara radiostacio „Eĥo Moskvi“. Li tuj aldonas: „Estas ŝerco“.
„Kiel povas eksterlandano ellerni lingvon, kies triono estas esceptoj kaj idiomoj, kiujn eblas kompreni nur se vi kreskis inter rusparolantoj kaj tralegis 300 kilogramojn da rusa literaturo?“ — demandas Nekto en la teksto pri influo de migrantoj al lastatempa „malboniĝo“ de la rusa lingvo.
La diskuton vekis antaŭnelonga eldiro de rusia ministro pri kulturo Avdejev, li publike diris, ke homoj lastatempe malpli bone parolas ruse pro la influo de interna migrado en la lando. Tion li diris, atentu, post kunveno dediĉita al toleremo.
Pasis nur du tagoj, kaj konsilanto de la ministro s-ino Uvarova transdonis al novaĵagentejo lian alian opinion: „Oni ne ligu la problemon de malaltigo de lingva kulturo kun la migraj procezoj, ne metu respondecon pri ĝi sur la kapojn de migrintoj“.
Marina Korolova, radioĵurnalistino ofte komentanta pri aferoj de lingvo kaj migrado, komentis ŝanceliĝon de ministro tiel:
Eblas nur lotumi pri tio, kion vere opinias ĉefo de la Kultura Ministerio kaj kial li neis siajn vortojn. Eblas tamen ne lotumi. Mi pensas, ke iu montris al la ministro „nekorektecon“ de lia unua eldiro, — tial li rapidis rifuzi de ĝi. Por eviti eventualan skandalon…
Malbona scio de la rusa lingvo estas inter la ĉefaj belaspektaj akuzoj kontraŭ eksterlandaj migrintoj en Rusio. Oni postulas enkondukon de ekzameno por rajtigo pri laboro, en Peterburgo funkcias nokta lernejo por eksterlandaj migrintoj, kie ili interalie studas la rusan lingvon. Tamen ĝis nun ne sonis akuzoj pri influo de internaj dialektoj al malbona lingvouzo.
Gravas rimarki, ke internaj diferencoj en la rusa lingvo estas relative malgrandaj, se konsideri grandecon de la lando. Temas pri regiona ŝanĝo de akcento en kelkaj vortoj, cento da leksikaj diferencoj kaj varia prononcado de fonemo /g/ kaj /o/ en neakcentita pozicio.
Ĉu en via lingvo ekzistas provincanoj, kiuj aparte malbone influas la lingvon? ;) Ĉu sudanoj en Francio kaj nordanoj en Germanio?
Похожие записи/Similaj noticoj:
• Ministro kontraŭas eksedziĝojn
Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj eldiris sian malaprobon al sia finnlanda kolego lige kun renova familia skandalo, ligita kun Rusio. Finlanda...
«Работая в русской среде и не общаясь на чувашском я почти забыл его. Но Википедия вернула мне язык. Сейчас можно сказать,...
• Mia sinprezento el [denask-l]
Jen la teksto de mia sinprezento, kiun mi sendis al [denask-l], la retpoŝta grupo, dediĉita al denaskismo: Mi nomiĝas Slavik...
• Dum ili estas mallongaj, ili restas regulaj
Du kaj duonon jaraĝa Maŝa, kiel ĉiuj malgrandaj infanoj, emas al reguleco en lingvo. Ŝi formas tute regulajn pluralajn kaj verbajn...
Теги: citaĵoj, migrado, rusa lingvo, rusio, skandaloj
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


