Sirio kaj Argentino

Ĉiuj parolas pri la milito en Sirio kaj ĝia eventuala influo al la prezo de benzino kaj armiloj. Estas la evidenta influo, kiam klaras, kiuj landoj kaj kompanioj gajnos.

Mi scivolas pri Paragvajo kaj Argentino: la okazaĵoj en Sirio devus forte influi la internacian merkaton de mateo (yerba mate), de kiu granda aĉetanto (en la paca periodo de sia historio) estis Sirio… Fakte Sirio importadis plej multe da mateo inter ĉiuj ŝtatoj ekster Suda Ameriko.

Estas mirinda ekzemplo de tio, kiel malpaco en iu loko povas malevidente forte influi lokon tute foran.

Mateo estas speco de infuzata trinkaĵo, kutime konsumata varma, speciale populara en Sud-Ameriko, — laŭ Vikipedio. Mateo enhavas stimuligajn substancojn, i. a. kafeinon kaj kelkajn aliajn.