Amiko Ignacio pene lernas la rusan eĉ sur la lito (legu desube supren):

|
|||||
|
Amiko Ignacio pene lernas la rusan eĉ sur la lito (legu desube supren):
„Dankon pro via provoka elpaŝo, kiu espereble ne restos nur tio, sed ankaŭ spronos intereson de la viki-publiko al subatentata problemo de multlingveco kaj translingva kunlaboro“, — tiel komentis mi hodiaŭ la elpaŝon de Roman Ŝapovalov. Tiu uzanto de Vikipedio proponis hodiaŭ dum la rusia jara Viki-konferenco forlasi naciajn Vikipediojn kaj ekredakti la anglan. La raporto de Ŝapovalov komenciĝas per suprerrigardo de la rolo de en.wiki. „Ĉiuj konsentas, ke la angla lingvo estas nun la lingvo de internacia komunikado“, — taksas li. Nur 22% de la vikipediaj artikoloj estas skribitaj en la angla, sed ili ricevas 52% de ĉiuj vizitoj en Vikipedion — „demando superas proponon“, konkludas Roman Ŝapovalov. Li sobre klarigas la rilatumon per tio, ke multas homoj scipovantaj legi en la angla, sed ne redakti en ĝi. Post iom da rezonado Roman Ŝapovalov venas al la konkludo, ke redaktantoj de la aliaj sekcioj de Vikipedio dediĉu pli da tempo al la angla sekcio por fari ĝin eĉ pli granda kaj strukturigita. La aliaj sekcioj restu, laŭ li, enkonduko por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ellernis la anglan, kaj tenejoj de la loke gravaj informoj pri folkloraĵoj kaj vilaĝoj (li evitis doni bonajn ekzemplojn de artikoloj, kiujn indus havi en la rusa, sed ne en la angla). Fine li alvokis rusajn vikipediistojn kuraĝe redakti en la angla, eĉ se fuŝa, ĉar en Vikipedio aliaj redaktantoj ĉiam helpos pri glatigo de teksto. Tre interesa por mi estis momento de lia elpaŝo, kiam li montris lumbildon kun rezultoj de lia anticipe farita esploro de partoprenantoj de la Viki-konferenco. Li rigardis enektilojn de vikipediistoj, aliĝintaj al la konferenco, kaj evidentiĝis, ke ĉiuj (certe) parolas ruse, 88% anoncis scion de la angla, 9% — de la franca kaj de Esperanto (tiel!), po unu persono povas komuniki en la pola, la oseta kaj kvino de aliaj lingvoj. Persone min tiu grandega cifero impresis preskaŭ kiel anonco de la fina venko. Malgraŭ klopodoj de la kleriga sistemo kaj la komerca industrio de alilingva instruado, dekono de la junulara intelektula elito havas imagon pri Esperanto kaj scipovas almenaŭ legi tekstojn en ĝi. Dum la diskuta parto sonis kelkaj interesaj ideoj. Interalie, mi atentigis pri graveco de loke gravaj skribaj lingvoj (do, tiuj kiuj estas post la angla en la listo de la plej grandaj vikipedioj) kaj, rememorinte la alvokon de Ŝapovalov, ke ĉiu lernu la duan lingvon (anglan) prezentis la esperantistan vidpunkton (mi tiam ankoraŭ ne sciis pri mia vespera kabeiĝo, hehe). En la halo troviĝis aliaj komentantoj, unu el kiuj (uzanto Balamutick) eĉ pli arde ol mi defendis la kazon de Esperanto (mi antaŭe eĉ ne konis lin persone, kaj estis neatendite por mi). Post kafopaŭzo mi gvidis la „rondan tablon“ pri malpli grandaj sekcioj de Vikipedio — en nia kazo temis pri, ĉefe, la iom sukcesaj Vikipedioj en la lingvoj de Rusio: la oseta, la tatara, la ĉuvaŝa, la erzja kaj aliaj. Sed pri tiu kunveno, ĝiaj konkludoj ktp. eble indus skribi aparte, ekster la anekdoto pri ruso, alvokinta rusan Viki-konferencon eklabori pri la angla Vikipedio. „Duonon de la reguloj en la rusa lingvo oni inventis por alkutimigi infanojn al obeemo kaj por havi eblecon malbonigi notojn en lernejo“, — opinias komentanto Nekto en paĝaro de populara radiostacio „Eĥo Moskvi“. Li tuj aldonas: „Estas ŝerco“. „Kiel povas eksterlandano ellerni lingvon, kies triono estas esceptoj kaj idiomoj, kiujn eblas kompreni nur se vi kreskis inter rusparolantoj kaj tralegis 300 kilogramojn da rusa literaturo?“ — demandas Nekto en la teksto pri influo de migrantoj al lastatempa „malboniĝo“ de la rusa lingvo. La diskuton vekis antaŭnelonga eldiro de rusia ministro pri kulturo Avdejev, li publike diris, ke homoj lastatempe malpli bone parolas ruse pro la influo de interna migrado en la lando. Tion li diris, atentu, post kunveno dediĉita al toleremo. Pasis nur du tagoj, kaj konsilanto de la ministro s-ino Uvarova transdonis al novaĵagentejo lian alian opinion: „Oni ne ligu la problemon de malaltigo de lingva kulturo kun la migraj procezoj, ne metu respondecon pri ĝi sur la kapojn de migrintoj“. Marina Korolova, radioĵurnalistino ofte komentanta pri aferoj de lingvo kaj migrado, komentis ŝanceliĝon de ministro tiel:
Malbona scio de la rusa lingvo estas inter la ĉefaj belaspektaj akuzoj kontraŭ eksterlandaj migrintoj en Rusio. Oni postulas enkondukon de ekzameno por rajtigo pri laboro, en Peterburgo funkcias nokta lernejo por eksterlandaj migrintoj, kie ili interalie studas la rusan lingvon. Tamen ĝis nun ne sonis akuzoj pri influo de internaj dialektoj al malbona lingvouzo. Gravas rimarki, ke internaj diferencoj en la rusa lingvo estas relative malgrandaj, se konsideri grandecon de la lando. Temas pri regiona ŝanĝo de akcento en kelkaj vortoj, cento da leksikaj diferencoj kaj varia prononcado de fonemo /g/ kaj /o/ en neakcentita pozicio. Ĉu en via lingvo ekzistas provincanoj, kiuj aparte malbone influas la lingvon? ;) Ĉu sudanoj en Francio kaj nordanoj en Germanio? Kiel mi jam antaŭe skribis, en la ruslingva interreto furoris malnova ĉeĥa kanto pri Joĵin. Jen pasintvendrede ĝi ricevis novan vivon en refaro de moskva KGS-teamo „Stancija Sportivnaja“. KGS (Klubo de Gajaj kaj Spritaj) estas populara sursceneja konkurado, kies plej altan ŝtupon oni montras en la ĉefa kanalo de rusia televido. Ĉar la kanto estas per si mem atentokapta kaj nelaste ĉar ĝi estis la lasto kio sonis tiutage en KGS, ĝi iĝis jam iom populara en la reto. Jen ĝi en mia „surgenua“ (en la senco „ne tre atenta kaj rapida“) traduko. Por aldoni la kuntekston, la tasko por ĉiuj kvin konkurantaj teamoj estis fari „novan himnon de studentaro“:
PS: Mi ne dirus, ke tio estis la plej ŝatinda epizodo de la ludo, sed ĝin publikigi ŝajnis al mi interesa, ĉar jam antaŭe en tiu ĉi blogo ni parolis pri la kanto „Joĵin el bahnoj“ (certe ne „baĵinoj“, kiel atentigis Niekas-Vertaler iam). PPS: Jes, mi scias, ke mi misuzis dotsub.com: necesis unue titoligi ĝin en la rusa kaj poste aldoni la Esperantan tradukon; sed tion mi ne tuj komprenis, akceptu tolereme mian unuan provon :)
Je similaj mallongaj rakontoj pri latvino Dace plenas la ruslingva Interreto ekde kiam novaĵservoj diskonigis historion de la latva studentino. Ŝi laboris en vendejo Narvesen kaj rifuzis paroli ruse kun kliento. La dunginto maldungis ŝin pro la okazaĵo, sed naci-radikala partio Visu Latvijai! donacis al ŝi honoran diplomon. Pli poste Dace ricevis ankaŭ medalon de la Centro por Ŝtata Lingvo, kiu nomiĝas iom komplike „Amika medio por la ŝtata lingvo“. Dum enmanigo de la insigno la estro de la Centro s-ro Kursitis diris, ke li volonte dungus la junulinon por sia institucio. „Verku rakonton pri Dace, subtenu la ruslingvanojn en Latvio“, — sub tia frapfrazo estas verkataj ŝercrakontoj pri la latva studentino. Ruslingvanoj konsistigas preskaŭ trionon de la loĝantaro en tiu nova Eŭropunia lando, ili estas eble la plej subpremata lingva grupo inter ĉiuj eks-sovetiaj respublikoj. Du kaj duonon jaraĝa Maŝa, kiel ĉiuj malgrandaj infanoj, emas al reguleco en lingvo. Ŝi formas tute regulajn pluralajn kaj verbajn formojn, kiuj tamen en moderna rusa lingvo ofte devas esti aliaj. Ekzemple, ŝi ĉiam diras uĥi por „oreloj“ anstataŭ la normala moderna formo uŝi, kiu ja estas neregula pluralo de uĥo „orelo“. Ĉar ŝi iusence pravas, mi ne ofte ĝustigas ŝin, sed tamen ja foje faras, kiam patra konscienco vekiĝas en mi. Onidire infanoj ja devas ricevadi tian „negativan materialon“, kiam plenkreskaj lingvoposedantoj atentigas pri eraroj kaj konsilas la ĝustan formon. Do, hodiaŭ, kiam ni diskutis kun ŝi, kie zebro havas striojn, ŝi menciis formon „na úĥaĥ“ (sur oreloj), kiu devus esti normale „na uŝáĥ“ — kun ŝanĝo de /ĥ/ al /ŝ/ kaj movo de la akcento al la finaĵo. Mi ekinstruis ŝin pri la afero, alirinte de malproksime. Mi rakontis, en Esperanto, ke en la mondo preskaŭ forestas pli-malpli regulaj lingvoj, kiel Esperanto, kaj en la rusa ni ofte devas uzi formojn, kiuj de la unua rigardo ŝajnas nelogikaj, sed estas la preferataj de la parolantaro. Mi menciis, ke tradicioj estas bona afero kaj ke strebi al norma lingvaĵo estas estiminda ŝatokupo :) Fine mi aliris la ekzemplon pri uĥo/uŝi kaj atentigis, ke en pluralo necesas diri /ŝ/ anstataŭ /ĥ/. Mi laŭte sonigis kelkajn ekzemplojn. La tutan tempon Maŝa atente aŭskultis. Post la ekzemploj, ŝi ripetis du-tri. Kaj post mediteto komentis: — Uŝŝi. No poka oni korotkije, oni budut uĥi. (Uŝi, sed dum ili estas mallongaj, ili estos uĥi). |
|||||
|
Powered by WordPress & the Atahualpa Theme by BytesForAll |
|||||