La facila rusa (dialogoj en la strato)

„Easy Russian“ (La Facila Rusa), registrita en Sankt-Peterburgo serio de filmetoj helpe al studantoj de la rusa lingvo.

Hazardaj preterpasantoj respondas facilajn demandojn (kian hejman beston vi ŝatus havi? kiu estas via plej ŝatata verkisto? kion vi deziras por la nova jaro? ks.), la dialogoj estas subtitoligitaj (en la angla):

Apude en la sama YouTube-kanalo estas ankaŭ similaj filmetoj el aliaj mondopartoj pri aliaj lingvoj. La projekton iniciatis germanoj, se mi ĝuste komprenis.