Eŭrovido-09 kaj IJK-38

Jen mia subtitoligo de la kanto, kiu prezentos Rusion en la baldaŭ okazonta kantokonkurso „Eŭrovido“:

La knabino estas el Kievo, havas ukrainan familinomon kaj la refrenon kantas en la ukraina lingvo (mi ne certas, ke ŝi tiel kantos ankaŭ en la konkurso, mi ie duonorele aŭdis plene rusan version).

Ne temas pri tio, ke mi ege ŝatas tiun ĉi kanton, sed mi nur pensis, ke eble estas bona uzo de Esperanto — traduki kelkajn kantojn de Eŭrovido, aparte tiujn, kiuj ne estas en la angla aŭ la rusa (kiujn mi komprenas pli-malpli).

Se paroli pri la preferoj, mi tre ŝatis la kantojn de Armenio, Israelo, Bosnio-Hercegovino kaj Hispanio. La belaruso, kiu kantos por Norvegio, ankaŭ elstaras, kvankam mi apenaŭ voĉdonos por li — pro la supozo ke ankaŭ sen mia voĉo li havos sufiĉe altan takson el Rusio :)

Fakte ĉi-jare la sistemo pri voĉdono estas ia komplikigita, mi ne sukcesis finkompreni ĝin (ĉefe ĉar ne multe penis fari).

Cetere, pri multe pli interesaj filmetoj; UEA publikigis unikan 23-minutan videon pri la IJK de la jaro 1938, dum kiu TEJO (tiam TJO) estis fondita.