Turkio fotita

Tute elstara paĝaro de Dick Dosseman pri Turkio, multegas tre interesaj fotoj, la fotoj estas komentitaj (angle k turke): http://www.pbase.com/dosseman

Mi rememorigu mian rilaton al Turkio: krom la ĝenerala raviteco pro tiu lando mi ankaŭ havas heredon de prapatroj de la patra linio, kiuj loĝis en la regiono de Kars 2-3 dekjarojn fine de la 19-a jarcento (kaj poste, ĉ. 1902, translokiĝis al Vladikavkaz, kie ankaŭ mi naskiĝis). Kiam mi pensas pri molokanismaj profetoj, kiuj komence de la 20-a jc. ekinstigis sian popolon migri al la okcidenta bordo de Usono, mi ne povas ne pensi ektreme, ke eble ili vere aŭdis averton de Dio… Post paso de 10-15 jaroj en la regiono komenciĝis teruraĵoj, kiujn ja evitis ĉiuj migrintoj. Bonŝance ankaŭ miaj prapatroj formigris, kvankam ili preferis la tiam pli facilan vojon: ne al nekonata Usono, sed al Vladikavkaz, kie jam estis tiam tre forta molokanisma komunumo, konsistiganta signifan parton de la urba loĝantaro.

Mi multe ĝuis la paĝaron kaj multe pli bone imagas nun la lokojn, kiujn mi ŝatus vidi iam: Kars, la nigramara bordo en Urdu kaj ĉirkaŭe, Bursa, certe Istanbul kaj aliaj.

Rigardante al tiu ĉi foto mi pensas, ke ankaŭ mia praavo Petro povintus promeni kun la aliaj knaboj en tiu sama strato…
Karsaj knaboj