En viki-konferenco oni proponis la anglan

„Dankon pro via provoka elpaŝo, kiu espereble ne restos nur tio, sed ankaŭ spronos intereson de la viki-publiko al subatentata problemo de multlingveco kaj translingva kunlaboro“, — tiel komentis mi hodiaŭ la elpaŝon de Roman Ŝapovalov. Tiu uzanto de Vikipedio proponis hodiaŭ dum la rusia jara Viki-konferenco forlasi naciajn Vikipediojn kaj ekredakti la anglan.

La raporto de Ŝapovalov komenciĝas per suprerrigardo de la rolo de en.wiki. „Ĉiuj konsentas, ke la angla lingvo estas nun la lingvo de internacia komunikado“, — taksas li. Nur 22% de la vikipediaj artikoloj estas skribitaj en la angla, sed ili ricevas 52% de ĉiuj vizitoj en Vikipedion — „demando superas proponon“, konkludas Roman Ŝapovalov. Li sobre klarigas la rilatumon per tio, ke multas homoj scipovantaj legi en la angla, sed ne redakti en ĝi.

Post iom da rezonado Roman Ŝapovalov venas al la konkludo, ke redaktantoj de la aliaj sekcioj de Vikipedio dediĉu pli da tempo al la angla sekcio por fari ĝin eĉ pli granda kaj strukturigita. La aliaj sekcioj restu, laŭ li, enkonduko por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ellernis la anglan, kaj tenejoj de la loke gravaj informoj pri folkloraĵoj kaj vilaĝoj (li evitis doni bonajn ekzemplojn de artikoloj, kiujn indus havi en la rusa, sed ne en la angla). Fine li alvokis rusajn vikipediistojn kuraĝe redakti en la angla, eĉ se fuŝa, ĉar en Vikipedio aliaj redaktantoj ĉiam helpos pri glatigo de teksto.

Tre interesa por mi estis momento de lia elpaŝo, kiam li montris lumbildon kun rezultoj de lia anticipe farita esploro de partoprenantoj de la Viki-konferenco. Li rigardis enektilojn de vikipediistoj, aliĝintaj al la konferenco, kaj evidentiĝis, ke ĉiuj (certe) parolas ruse, 88% anoncis scion de la angla, 9% — de la franca kaj de Esperanto (tiel!), po unu persono povas komuniki en la pola, la oseta kaj kvino de aliaj lingvoj. Persone min tiu grandega cifero impresis preskaŭ kiel anonco de la fina venko. Malgraŭ klopodoj de la kleriga sistemo kaj la komerca industrio de alilingva instruado, dekono de la junulara intelektula elito havas imagon pri Esperanto kaj scipovas almenaŭ legi tekstojn en ĝi.

Dum la diskuta parto sonis kelkaj interesaj ideoj. Interalie, mi atentigis pri graveco de loke gravaj skribaj lingvoj (do, tiuj kiuj estas post la angla en la listo de la plej grandaj vikipedioj) kaj, rememorinte la alvokon de Ŝapovalov, ke ĉiu lernu la duan lingvon (anglan) prezentis la esperantistan vidpunkton (mi tiam ankoraŭ ne sciis pri mia vespera kabeiĝo, hehe). En la halo troviĝis aliaj komentantoj, unu el kiuj (uzanto Balamutick) eĉ pli arde ol mi defendis la kazon de Esperanto (mi antaŭe eĉ ne konis lin persone, kaj estis neatendite por mi).

Post kafopaŭzo mi gvidis la „rondan tablon“ pri malpli grandaj sekcioj de Vikipedio — en nia kazo temis pri, ĉefe, la iom sukcesaj Vikipedioj en la lingvoj de Rusio: la oseta, la tatara, la ĉuvaŝa, la erzja kaj aliaj. Sed pri tiu kunveno, ĝiaj konkludoj ktp. eble indus skribi aparte, ekster la anekdoto pri ruso, alvokinta rusan Viki-konferencon eklabori pri la angla Vikipedio.

En viki-konferenco oni proponis la anglan: 6 комментариев

  1. >po unu persono povas komuniki en la pola, la oseta kaj kvino de aliaj lingvoj

    :)

    Iom demandoj de esperantolernanto:

    1. Что значит суффикс -iĝ- (renkonti — renkontiĝi, komenci — komenciĝi и т.п.)?

    2. -eg- — увеличительный суффикс (bona — bonega, grande — grandega и т.п.)?

    3.>legi en la angla

    Почему слово angla здесь не субстантивируется в anglo?

    1. У -iĝ- фактически несколько значений, но в приведённых тобой глаголах он делает из переходного глагола непереходный: renkonti встречать, renkontiĝi встречаться; komenci начинать, komenciĝi начинаться; finiĝi кончаться и т. д.

      Про -eg- да.

      Anglo „англичанин“ попросту :) Языки обычно называются прилагательными в эсперанто, часто без слова „lingvo“ и с артиклем (la angla, la rusa и т. п.)

  2. Ŝajnas al mi ke la nura komparo inter nombro da artikoloj ne eksplikas la ciferojn. Se krome la artikoloj estas pli kompletaj, ne mirindas ke homoj serĉas la informon en la pli informriĉaj versioj. Tial mi kutime insistas ke ni devas forlasi la insiston pri la kvanto da artikoloj, kaj substreki la gravecon de la kvalito. Kvalitajn artikolojn ni ja havas en la esperanta Vikipedio, sed restas tro multaj stumpaĵoj.

  3. » Se krome la artikoloj estas pli kompletaj

    Kiam mi legas artikolojn en la angla, do nur pro la du kialoj:
    • ekzistas pli detala kaj pli facile legebla artikolo en la angla („facile legebla“, ĉar la rusa scienceca stilo estas vere malagrable teda kaj forpuŝa, multaj artikoloj estas fuŝitaj per tio);
    • temas pri anglalingva realaĵo (usonaj kaj britaj filmoj, barataj/sud-afrikaj/usonaj urboj ks.).

  4. Vere interesa ulo estas tiu Ŝapovalov… Por mi estas natura afero legi la anglan vikipedion NUR kiam temas pri la lokaj specifaĵoj, aŭ, escepte, kiam la bezonata informo simple mankas en la rusa vikipedio (se ĝi ekzistus, mi ja legus en la rusa). La samo validas ankaŭ por la ukraina kaj pola vikipedioj, kiujn mi ankaŭ legas okaze.

    Ĉu vi vere kabeis??? Kial? :)

  5. » Ĉu vi vere kabeis??? Kial? :)

    Estas longa kaj amuza historio de tio, kiel mi gajnis en la konkurado de vK.com pri invito de eksterlandaj amikoj. Mi iom umis pri invitado de esperantistoj kaj refoje konvikinĝis pri rigideco de la komunumo; tio iom seniluziigis min kaj mi komence planis kabeiĝi tute, sed poste decidis nur fari el tio „teatraĵeton“ :)

    Ja oni havu iluziojn nek pri esperantistaro, nek pri la homaro ĝenerale. Mondo malidealas, necesas kun tiu scio vivi daŭre.

Обсуждение закрыто.