Ĉiu grava teksto devas havi redaktoron
Автор: В. Иванов. Записано 22.10.2009 в 06:28La franca redaktoro en «Le Monde» kontrolis la tuton de la franca teksto kaj trovis neniun eraron. Redaktisto certe ne devas kontroli alilingvajn enmetojn en la reklama teksto — kaj en tiu alilingva GRANDLITERA teksto, inter la kvin vortoj, estas okulfrapa mistajpo:

Jam eĉ aŭtomatoj literumkontroliloj ekzistas por Esperanto — ja mistajpon en la vorto „Esperanto“ ĝi substrekus ruĝe. Mi estas ŝokita…
Freŝe en aliaj blogoj: „Mojose“ publikigas dekon da nepre farindaj en Japanio aferoj; John Wells karesas koron per faciliga propono pri parkejoj kaj parkado; „Skribitaj Pensoj“ kompilis superban superrigardon pri la eventoj, fone de kiuj aperis la unua lernolibro de Esperanto en 1887.
Похожие записи/Similaj noticoj:
• Ministro kontraŭas eksedziĝojn
Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj eldiris sian malaprobon al sia finnlanda kolego lige kun renova familia skandalo, ligita kun Rusio. Finlanda...
Iam popularis mito, ke Esperanto estas danĝera kiel lingvo de komunistoj. La ruĝa pesto transdoniĝis per la facila lingvo el oriento...
Oni tre kortuŝe invitas al ĉi-somera Japanio (kie okazos la Universala Kongreso). Nur restas sola misfortuno: forestas eĉ la eksterlanda pasporto,...
• Gajnu superban aspektigon por via WordPress
Jai Nischal Verma, la aŭtoro de la nuna aspekto de mia blogo, anoncis pri ebleco gajni iun el deko da superbaj...
Теги: esperanto, Francio, informado, redaktado, reklamo
Размещено в: En Esperanto | Комментариев 4 »



La reklamo aspektas terura, ne nur pro la mistajpaĵo *Espernato*.
Rapide legante ĝin, mi êc vidas aliajn erarojn:
* mankas spaceto inter du vortoj: «Encyclopédie de littérature originale enEspéranto» -> «Encyclopédie de littérature originale en espéranto»
* Mankas spaceto post komo: «[...] plus vite que l’anglais,elle ne connaît pas [...] -> «[...] plus vite que l’anglais, elle ne connaît pas [...]»
* «[...] des milliard!» -> «[...] des milliards !» (la franca uzas specetojn antaŭ kaj post krisigno, malkiel la aliaj lingvoj, kiuj uzas spaceton nur post krisigno).
* «Vous apprendrez l’Espéranto rapidement et facilement:www.lernu.net» -> Vous apprendrez l’espéranto rapidement et facilement : http://www.lernu.net» (la franca uzas spaceton antaŭ kaj post dupunkto)
* Fojfoje estas skribita «Espéranto» kaj aliafoje «espéranto». La vorto ne devus havi majusklon en la franca.
Nu sufiĉas. Estus pli bonaj manieroj sciigi Esperanton, speciale kiam kostas tiom.
Dankon, Dominiko. Do, eĉ la franca redaktisto mankis, bedaŭrinde.
Tamen interese, ke ili ŝajne iom atentis la kritikojn kontraŭ la antaŭa anonco:
http://www.liberafolio.org/2008/lemondeanonco/
Ho jes, la unua aspektis mezlernejana memfaritaĵo…