Vejrda lingvoposedo

Mia infano (sen du monatoj dujara) jam ellernis tri ciferojn.

Iom strange, ni komencis de ok kaj poste ellernis sep kaj naŭ. Ŝi povas tiujn diri, rekonas la skribitajn (nomante ilin jam ĝuste) kaj eĉ penas skribi mem (ankoraŭ ne tre bone rezultiĝas, sed eblas konjekti). Kompreneble, ŝi ankoraŭ ne povas konjekti, ke antaŭ ŝi estas sep aŭ naŭ objektoj… :)

Ŝi ankaŭ scias la kvaran ciferon: ruslingve «odin» (unu); antaŭe la patrino instruis.
Ruslingve ŝi scias ankaŭ kombinon «di-da-ti» (odin, dva, tri «unu, du, tri»), per kiu ŝi eldiras «kelkaj» aŭ «du-tri». Ŝi ankaŭ kapablas diri «multe»: en du laŭplaĉe kaj laŭsituacie elektataj formoj — «ŋoga-ŋoga» (de la rusa много-много «tre multe») kaj «mute» aŭ «mute-mute» (de la Esperanta multe, multe-multe).

Ĉe tia vejrda patraĉ’, kia estas mi, alia lingvoposedo apenaŭ povus formiĝadi…

Мыслей по поводу: 4

  1. >> nomante ilin jam ĝuste
    kiulingve?
    Ja de tia verda patraĉ’ oni rajtas atendas denaskas esperntististinon :)

  2. Ja, en Esperanto. Mi sube, post mencio de sep/ok/naŭ kontraŭstarigas la ellernitajn esperantajn tri ciferojn kaj la rusajn tri (en la formo ti-ta-ti de «odin, dva, tri»).

  3. He, mi memoras la momenton (tio estis ĝuste momento!), kiam mi lernis kalkuli ĝis 12. Mi okupiĝis pri iaj bagateloj kaj subite komprenis, ke mi povas kalkuli ĝis 12 kaj tuj komunikis tion al la patrino. Ŝajne, tiam mi estis kvarjara.

Комментарии закрыты