Jen la teksto de mia sinprezento, kiun mi sendis al [denask-l], la retpoŝta grupo, dediĉita al denaskismo:
Mi nomiĝas Slavik IVANOV, mi loĝas en Rusio, eble iuj konas min pro Esperantista agado kadre de internacia grupo «Esperanto@Interreto» kaj junularaj sekcioj de REU kaj UEA. La du atingoj, pri kiuj mi tre fieras, estas IJK-2004 en Rusio (mi estis en la organiza teamo kaj estis ĉeforganizanto de la peterburga parto) kaj paĝaro (plejparte ruslingva) http://e-novosti.info, kiu inter esperantistoj estas konata kiel, eble, plej aktiva reta neretpoŝta forumo en/pri Esperanto — http://e-novosti.info/forumo
Mi naskiĝis 20 maj 1978. Mia edzino Natalja estas de la sama jaro. Certagrade sub mia influo ŝi interesiĝis pri Esperanto ankoraŭ antaŭ nia geedziĝo — kaj bone komprenas la lingvon, kvankam parolas ne ĉiam sufiĉe ĝuste kaj facile.
Ni havas filinon Marija (Maŝa), kiu estas preskaŭ sesmonata nun. Triope ni loĝas en Sankt-Peterburgo, rusia «norda ĉefurbo».
Esperanto ofte aperas en nia hejmo en la formo de muziko, revuoj ks. Ekde naskiĝo de Maŝa ĝi ankaŭ aperas, kiel mia plej ofta lingvo de alparolo al ŝi. La sola jam videbla efiko de tio estas, ke la edzino foje ripetas post mi iujn vortojn kaj frazojn, redemandas, kion signifas tio aŭ alio, mem provas ion diri al la filino Esperante.
Mi scias, ke tia maniero ne estas tute ĝusta laŭ klasikaj imagoj pri eduko de dulingvaj infanoj (devus esti disdividita uzo: ekz, mi ĉiam parolas en Eo kaj la patrino — ĉiam ruse). Tamen mi simple ne imagas striktan disdividon. La rusa ja estas por mi denaska kaj ĉefa lingvo: mi ŝatas uzi ĝin kaj multajn sentojn, ŝercojn ktp. povas esprimi nur en ĝi — mi certe ne volus senigi je tio mian filinon. :) Mi eĉ pretis entute rifuzi de la peno iom instrui al mia infaneto Esperanton, sed feliĉe trovis anglalingvan tekston, kies originalon mi perdis, sed la rusan tradukon konservis ĉe Lingvovesti. La ideo de la teksto estas, ke la gepatroj uzu siajn lingvojn tiel, kiel ili ŝatas tion (do, ankaŭ miksante la lingvojn). La efiko de tio estos, ke ankaŭ la infanoj miksados la lingvojn, tamen kun kompreno, ke temas pri diversaj lingvoj. Do, mi sincere esperas, ke ĝuste tiel okazos. :)
Ekzistas ankaŭ opinio (de Val. Melnikov, esprimita en la forumo ĉe e-novosti.info/forumo), ke Esperanto parolata de nur la patro ne povas esti heredita de la infano pro tio, ke la infanoj pli ofte komunikas kun la patrino. Feliĉe (almenaŭ nun) mi havas eblecon sufiĉe multe da tempo pasigi kun la infaneto — tiel ke la tempopasigoj de mi kaj de la edzino se ne egalas, do kompareblas. Krome ja la edzino, ankaŭ en mia foresto, uzas iom da Esperanto.
Mi ĝojas, ke ekzistas tia speciala loko, kie oni povas interŝanĝi spertojn pri hejma uzo de Esperanto, aparte kun infanoj.
Bondezire, Slavik Ivanov