PuntoSwitcher is Evil | Amikeco.ru

Последние комментарии:
Бурно обсуждается:

PuntoSwitcher is Evil

Автор: В. Иванов. Записано 03.11.2007 в 21:49

En Rusio multaj homoj uzas programeton, kiu nomiĝas PuntoSwitcher. Tiu programeto faciligas transŝalton inter la klavararanĝoj, aŭtomate divenante, kiam oni tajpas ruse kaj kiam angle (ekz., dum programado aŭ vera anglalingva verkado).

Jen bonega ekzemple el Vikipedio (!), kial oni ne uzu tiun programeton: «Saŝa, mi муку tre ĝojas vin rekontakti!»
La cirilaĵo «муку» aperis neintence pro tio, ke la Esperanta vorto «vere» skribatas per la samaj klavoj, sed forestas en la vortaro de Switcher (certe ja), dum la samklavara vorto «муку» nepre estas en la vortaro (signifas ruse «farunon»)…

Oni ne permesu al komputilo tro multon, jen estas firma starpunkto.

google.com del.icio.us memori.ru news2.ru Добавить на СМИ2 Publikigu ĉe klaku.net свежо! Написать об этом в JUICK В Твиттер!

Похожие записи/Similaj noticoj:

• La preskaŭ bona finna vortaro

Jen kian paperan vortaron de la finna mi fine aĉetis. Post rapida analizo ĝi evidentiĝis esti pli bona, ol la Polyglossum-vortaro...

• Slango en Esperanto, etudeto

Hispanlingva bloganto Manolo iam blogis pri analogoj de la angla cool en la hispana kaj en Esperanto. Li proponetas por uzo...

• Nova studado

Ekde la 11-a de oktobro mi ekstudis laŭ jarlonga programo «Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj» ĉe mia (filologia) fakultato de la...

• Denove pri esperantigo de propraj nomoj en Esperanto

Per komento de Mevo (Paŭlo Moĵajev el Krimeo) oni denove ekdiskutis pri eventuala esperantigo de ĉiu propra nomo en Esperanta Vikipedio....


Теги: ,
Размещено в: En Esperanto | Комментировать первым »


Комментарии к записи „PuntoSwitcher is Evil“

  1. Jen kiel PuntoSwitcher fukcias. Mi opiniis ke gxi ne havas vortarojn, sed
    - (konjekto 1) eblas nur laux permana komando aliformigi jam tajpitan tekston
    - (konjekto 2) gxi kontrolas nur literkombinojn, ekzemple ОЪ ne devas esti

  2. Mi ne certas, ke ĝi uzas vortaron. Eble ĝi alimaniere decidis, ke «vere» estas tro rusa klavarkombino… Iel ajn, la rezulto estas (kiel ĉiam pri aŭtomate funkcianta Switcher) ridinda.

    >>> eblas nur laux permana komando aliformigi jam tajpitan tekston

    Ŝajne, ankaŭ tiel ĝi povas funkcii, sed plej ofte oni uzas la aŭtomatan manieron (ĝuste tio estas la «avantaĝo» — ke ne bezonatas konstante premi la ŝalt-butonojn kiel Ctrl+Shift).

Поделитесь мнением



стр. 1 из 0